Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
sur la fornobreto, kaj la marmeladan kukon demetis inter ni.

Li rigardis, rigardis ĝin, sed nek tuŝis ĝin, nek diris ion. Mi ŝovis la bakaĵon pli proksimen al li, sed li jam

eĉ ne rigardis ĝin, prefere la bildojn sur la muro.

Fine mi ŝovis la kukon tute ĝis lia mano. Tiam li alrigardis min, kaj mi diris:

- Ĝin mi kunportis por vi. Jen marmelada kuko.

- Mi scias - li ekridetis, kaj tuj ekmanĝis la bongustaĵon. - Mi ŝatas ĝin.

- Ĉu ankaŭ via familio kutimas baki kukojn?

- Ĉi tie ne. Hejme, ĉe miaj gepatroj ni kutimis baki ilin. Mia patro ĝenerale donis al mi la marmeladan

parton, ĉar li ne ŝatis ĝin.

Venis en mian kapon, ke Lampaŝulo havas jam nek patron, nek patrinon. Mi demandis, kio estis lia

patro.

- Li estis ministo, sed jam antaŭlonge li mortis. Ankoraŭ tiam, kiam eksplodis la minejo. Granda

detonacio ĝi estis, aŭdebla ĝis la fervojo.

Mi diris, ke mia patro estis felisto, kaj ankaŭ mi deziris diri ion gravan pri li, sed mi povis diri nur tion, ke

estis li, kiu faris mian feljakon.

- Bela feljako - li karesis ĝin fingre - ĝi estas pli bela, ol la jako de ministoj. Mi fariĝos inĝeniero pri

minado. Ankaŭ nia minejo havis inĝenieron, sed li ĉiusemajne nur unufoje eniris la minejon.

Ni eĉ ne rimarkis pro la profunda interamikiĝo, ke dume ankaŭ Veskin alvenis honteme, kaj haltis antaŭ

ni.

- Mi alportis ion al vi - li etendis al Lampaŝulo ion, volvitan per papero. Tuj li diris, ke ĝi estas torto

Doboŝ. [121] Bone, ke li diris tion, ĉar nek mi, nek Lampaŝulo aŭdis iam pri ĝi.

Sed ĝi ankoraŭ ne estis malpakita, kiam Ladislao aperis kun oranĝo. Alia knabo alportis figon, la tria

pomon, la kvara papavan kukon; la fornobenko baldaŭ estis kovrita de bongustaj manĝaĵoj tiel, kvazaŭ

ĝi estus montrofenestro de dolĉaĵvendejo. Lampaŝulo embarasita prenis unu el ili, poste alian:

- Ĉu ĝi estas la mia? Ĉu ankaŭ ĝi apartenas al mi? Ĉu la tuta aro apartenas al mi? Sed kion mi faru al

tiom multspecaj aĵoj?

Cintulo alvenis la lasta; kiam li ekvidis la svarmadon ĉirkaŭ la fornoangulo, li fajfis, kiel lokomotivo en

somera nokto.

- Malagrable, malagrable - li ekskuzis sin haltinte inter ni -, sed nia tagmanĝo estis nur lardosupo, do mi

povis alporti nenion. Tamen, ĉu vi konjektas mian ideon, Lampaŝulo? Mi prezentos je via honoro

manstaron per unu mano. [122]

Fakte li provis prezenti ĝin, sed falis dorsen brue tiel, ke ektremis la lernejo. Des pli gaja estis la ridado.

Tamen mi vetus je mia plej bela skribilo, ke la granda Cintulo nur tial ne plenumis la manstaron per unu

mano, ĉar li ne volis sukcesi. Iu klarigis al li, ke por lampaŝulo estas dolore vidi korpan forton, kiu

memorigus lin pri lia propra handikapo.