Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
neniu pensis, ke en mia poŝo kun tiu piro-fluto mi portadas la morton.

Infanaj larmoj facile aperas sed rapide sekiĝas. Kelkajn tagojn post la prema malĝojo mi jam gaje

vivadis por mia ĝuo. En nia maizkampo mi trovis belan, grandan kukurbon. Ĝi vekis en mi la ideon, ke

estus interese kapti parubirdon.

Kapti parubirdon por mi delonge estis agrabla vintra amuziĝo. ... Mi faris kaptilon el kukurbo, metis ĝin

sur la barilon aŭ sur la randon de la putmuro, kaj fruvespere jam kutime veadis en ĝi kompatinda, eta

kaptito.

- Liberiĝ', liberiĝ', liberiĝ'! - ĝi voĉis.

Tiam inter miaj manplatoj mi ĉirkaŭprenis la birdeton, kiu havis nigran ĉapon, kaj mi atendis aperi

Georgon, la maljunan kampogardiston.

- Vidu, oĉjo Georgo, kian paruon mi havas!

- Kian, do? - Murmuris oĉjo Georgo sub la granda ŝafofela ĉapo, poste mansvingis malŝate. - Nu, por

ĝi estis domaĝe distranĉadi tiun belan, grandan kukurbon, ja nur kampara paruo ĝi estas.

- Ĉu ekzistas ankaŭ alispeca paruo?

- Jes ja! Ekzistas. La reĝo de paruoj estas io mirinda. Kapti ĝin estus bone. Ĝi alportas bonŝancon al la

hejmo.

Nu, pro tio forvaporis mia bona humoro, kaj la kamparan paruon mi lasis forflugi el miaj manoj.

- Liberiĝ', liberiĝ', liberiĝ'! - rekriis la birdeto dankeme inter la branĉetoj de ia arbusto, sed min jam ne

konsolis tio, ke ĝi liberiĝis; mia menso, mia penso okupiĝis jam nur pri la reĝo de paruoj.

- Kian reĝon do havas la paruoj? - mi demandadis oĉjon Georgo - Ĉu ĝi surportas eĉ kronon?

- Ja ĝi surportas ĝin, filo mia! Ĝi havas bluan kronon, rozkoloran mantelon, blankan veŝton, ruĝajn

botojn. Sed plej facile oni povas rekoni ĝin pri tio, ke ĝi havas longan, nigran, veluran barbon. En la tuta

mondo neniu alia birdo havas ion tian.

Ekde tiam mi senĉese okulserĉis la reĝon de paruoj, sed ĝi ne troviĝis. Eĉ neniu aŭdis ion pri ĝi krom

oĉjo Georgo, sed li estis fabelema homo. Mia patro eĉ riproĉis lin ŝerce, kial li mistifikas min per tiaj

babiladoj.

- Ne temas pri fabelo, amiko Marteno - asertadis la maljunulo - Foje mi eĉ vidis ĝian neston en la

kanaro. Eĉ ĝian voĉon mi aŭdis. Ĝi diris, ke: ĉit, ĉit!

- Tion vi nur sonĝis, onklo - ridetis mia patro, kaj ankaŭ mi mem ne multe kredis jam, ke ekzistas la

reĝo de paruoj.

Sed baldaŭ mi denove aŭdis pri ĝi. Oĉjo Georgo rakontis, ke frumatene, kiam li gardomarŝis [7] ĉirkaŭ la

vinberĝardenoj, li vidis la reĝon de paruoj sidi sur arbusto.

- Ĉu nun, somere? - mi kontraŭis - Paruoj ja elvenas el la arbaro nur vintre, kiam ili ne trovas nutraĵon

en la arbaro.