26.08.2013 Views

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

- Vi puniĝos, aĉaĵo - puŝis ĝin la feino per la pinto de sia pantoflo - jam ne longe vi turmentos min!

Ŝian mienon inundis rideto, kiel aŭtuna sunbrilo la oran kampon. Argila urseto gapis sur la komodo, sub

la spegulo; ŝi bonhumore skuis ĝin.

- Ĉu vi aŭdas. Gregorio, kiel tintas la moneroj en ĝi? Kiam la urseto satiĝos tiel, ke ĝi ne povos engluti

pli da moneroj, tiam via onjo aĉetos por si arĝentan fingroĉapon. Brilan, belegan. Jes ja! Iam mi kudros

mian mortkovrilon helpe de arĝenta fingroĉapo. Mi uzos arĝentan fingroĉapon kaj silkan fadenon. Ne

riproĉu min la anĝeloj, ke Malvinjo povis kudri ion belan por iu ajn, nur por si mem ŝi ne povis tion fari.

Kiam la feino tiel parolis, la ĉambro malheliĝis, kvazaŭ la sunradioj forlasus ĝin. La kanario kaŝis sian

kapon sub la flugilo, la kukolhorloĝo forgesis kukui, kaj la kato Amiko mishumore malaperis post la

forno. Nur la argila urseto ridis gaje, kiam la krakanta planko movetis la komodon pro ĉiu paŝo:

- Longan tempon mi bezonas ankoraŭ por satiĝi per arĝentaj moneroj, mia mastrino!

- Jes, longa tempo pasos ĝis tiam - suspiris Malvinjo, kaj ŝi serĉis la feran ungon sur la planko, metis ĝin

sur la fingron, kvazaŭ plumban balaston, kaj ŝi tajlis, kudris, ornamis senfine amason da pupvestoj.

Jen, a maljunulino, same kiel la fingroĉapo, fariĝis pli kaj pli maljuna, la kanario jam preskaŭ forgesis

kanti, la horloĝo kukui, la kato miaŭi, kaj foje eĉ en la argila urseto ĉesis tinti la moneroj.

- Mi estas muta, ĉar mi estas plena - anoncis la rideto de la urseto, kaj la feino bone komprenis tion.

- La lastan fojon mi utiligos vin, aĉaĵo - ŝi surmetis la feran fingroĉapon, kaj batis per ĝi la kapon de la

urseto, kiel per milita klabo.

- Tint' - eksonis la urseto lastfoje, kaj ĝi elŝutis la arĝentajn monerojn inter la rompopecoj. Ili ja trivis

unu la alian, kelkaj pecoj eĉ verdiĝis pro la patino, Malvinjo tamen tenere kolektis ilin en sian

antaŭtukon.

- Ju pli da patino vi surhavas, des pli brilan arĝentan fingroĉapon mi povos aĉeti per vi, karaj moneroj.

Ŝi ja povis aĉeti ege brilan! La plej brilan, kiu troviĝis en la juvelvendejo de la juvelisto. Ĝi lumis, kiel la

plenluno, kaj ĝi estis malpeza, kiel plumfloko. Ŝi tuj kunportis ĝin por viziti la aristokratajn familiojn, ili ja

admiru ŝian valoraĵon.

Tiuvespere apenaŭ sufiĉis mia pacienco por atendi, ĝis Malvinjo revenos hejmen. Mi prenis el la

murŝranketo la restaĵon de la tagmanĝo, dividis ĝin inter mi kaj la kato, poste ni ambaŭ ekkuŝis por

dormi. Duondormante mi aŭdis, kiam la feino frapforigis la neĝon de sur la ŝuoj. Ŝi mallaŭte enpaŝis la

ĉambron, sed ne bruligis la petrolan lampon, por ke ŝi ne veku min. Cetere la ĉambro estis iom hela eĉ

sen lampolumo, ĉar la neĝo sur la najbaraj tegmentoj arĝente rebrilis. Mi vidis, ke la feino demetas sian

kaptukon, sidiĝas ĉe la fenestro, sternas blankan tolon sur la genuoj, enpikas la kudrilon, poste ŝia mano

restas ŝvebanta supre, en la aero: ŝi ne povas satiĝi de la plezuro vidante la valoran, belegan

fingroĉapon. Ŝi rigardas ĝin, rigardadas, fine ŝi komencas kanteti malnovan melodion, kiun eble super

ŝia lulilo kantis lipoj delonge forpasintaj, kaj kiun eble jam neniu konis krom ŝi en la tuta mondo.

Resonas arbaroj

kaj montara land',

vadas cervoj ekscititaj

kun zumanta kant'

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!