Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
ARĜENTA UNGO

Arĝenta ungo... Dum mi skribas tiujn vortojn, mi ekridetas, kaj subite sentas, kvazaŭ la mano de mia

feino timeme tuŝus mian hararon, kiu jam havas "aristokratan" aspekton, ĉar ĝi estas griza kaj mola ĉe la

tempioj. Mi eĉ aŭdas ŝian voĉon, kiel ŝi diras peteme kun kvieta tono:

- Gregorio kara! Eĉ en via plenaĝo ne estu malbona knabo - espereble vi ne priridos min, la naivan

maljunulinon, ĉu?

- Ho, feino, mia amata, ĉu vi ne scias, ke mi dezirus havi oran inkon sur mia plumo, kiam mi skribas vian

nomon? Ĉu vi ne konjektas, ke via edukito, kiu jam atingis sian sunsubiron marŝante laŭ la vojo de sia

vivo, eĉ nuntempe ne ekdormas sen fantazie klini la kapon al via sino, kiel infano, dum la pensoj baldaŭ

solviĝos en sonĝo, kaj li demandas vin:

- Feino kara, ĉu mi bone kondutis hodiaŭ?

"Feino mia". Mi nomos la maljunan kudristinon ĝis mia tomba forpaso nur tiel, kiel ŝin nomis mi kaj mia

patrino en mia infanaĝo. Samgrade mi amis ilin ambaŭ, sed mia patrino eble eĉ pli amis ŝin, ol min. La

patrinaj okuloj pleniĝis per larmoj, kiam ŝi menciis mian feinon, kaj ŝi ofte ripetis:

- Malvinjo estas anĝelo de Dio, kies animo ĉiunokte flugas al la ĉielo, kiel kolombo, kaj ŝi bekas orajn

grajnojn el la mano de Dio la bona.

Mia patrino diris tion kun fido tiel firma, kiel oni parolas pri afero, vidita propraokule. Nepre estas

fakto, ke ŝia animo ofte renkontis tiun de Malvinjo ĉe la manĝotablo de Dio.

Tamen - kvankam mi rapide alkutimiĝis loĝi en mia nova hejmo - ion mi ne povis ekŝati eĉ en la kvara

jaro de mia restado, malgraŭ tio, ke mi estis jam inteligenta junulo, kaj mi sciis, ke feinoj ne flugadas ĉie,

kiel paseroj, eĉ tion mi konjektis, ke trezoroj ne troviĝas vojrande kiel ŝtonetoj.

Sed la fera ungo de Malvinjo, do la fingroĉapo, plu timigis min iomete. Kiam ĝi turnis al mi sian nigran

faŭkon, kvazaŭ ĝi estus dirinta:

- Glut', glut', infano, mi formanĝos vin, mi estas la centjara fingroĉapo!

Povas esti, ke ĝi kelkfoje fakte havis malbonan intencon, ĉar okazadis, ke ĝi rulsekvis min, kiam mi

forlasis la laborangulon. [99]

- Kaptu ĝin, infano mia - admonis min Malvinjo - via dorso pli facile kliniĝas ankoraŭ, ol la mia.

Mi etendis la manon al ĝi, kiel por paperpeceto, sed mi pene levis ĝin, kiel plumbopecon.

- Ĝi estas klabo, [100] ne fingroĉapo - mi frape metis ĝin sur la tablon. Ĝi klakis laŭte, kiel bilardkuglo.

- Do, imagu, kiel peza ĝi estas por mia maljuna fingro - suspiris Malvinjo, kaj ŝi etendis al mi sian

manon, maldikan, kiel birdopiedo. - Kelkfoje mi apenaŭ povas levi la kudrilon pro tiu fingroĉapo.

- Zrr - ruliĝis denove la fingroĉapo kun laŭta bruo, kaj ĝi saltis al la planko, kvazaŭ ĝi volus kaŝiĝi pro la

honto.