Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
kanario. Pro tiaj respondoj ŝi videble konsideris min tre saĝa knabo.

Mi certe ne devis maltrankviliĝi pro tio, ke la feljaketo fariĝos malvasta por mi pro mia kreskado. Dio

benu la karajn manojn, kiuj faris ĝin, ja ĝiaj mezuroj sufiĉis eĉ por duoble pli granda infano. Tamen, laŭ

nekomprenebla maniero kelkfoje mi sentis, ke mia vasta feljaketo ege premas min.

Ekzemple, kiam foje mi ludis pilk-militon [97] ĉe la urborando, proksime al la sablominejoj, mi vidis, ke

el iu minejo sinjorino aliras la landvojon. Ŝia kapo estis kovrita per granda kaptuko, kaj ŝi portis sakon

sur la dorso. Ĝi verŝajne estas plena de ŝmir-argilo, [98] ĉar ŝi tre kliniĝis sub la ŝarĝo.

Mi okulumis al la sinjorino, kaj kiam la vento movis ŝian kaptukon, mi pensis: jen, tiu sinjorino havas

kaptukon ĝuste tian, kian mia patrino.

- Atentu, Gregorio! - kriis mia samgrupano, la filo de advokato Veskin, kaj li ĵetis al mi la pilkon.

Mi reĵetis ĝin tre alten, ĝi eble eĉ ne refalos, kaj la knaboj nur gapis kun retrofleksita kapo, sed miaj

okuloj denove serĉis la onjon. Ŝi fakte aspektas tute tiel, kiel mia patrino. Jes ja! La pasintan dimanĉon

mia patrino efektive menciis, ke oni devus ripari la murojn de la mueldomo, ĉar la brikoj kelkloke jam

nudiĝis.

- Atentu, Gregorio! - kriis denove Veskin, kaj mi reĵetis la pilkon tiel forte, ke la knaboj brue postkuris

por kapti ĝin ĉe la malproksimaj ĝardenoj.

Mi denove nur rigardadis la sinjorinon, kiu apenaŭ povis paŝadi. Ŝi volis demeti la sakon, sed ĝi preskaŭ

falis de la ŝultro. Per la rando de la kaptuko ŝi viŝis la vizaĝon, sidiĝis sur la sako, kaj sin turnis al mia

direkto. Mia koro ekbatis: "fakte ŝi estas mia patrino". Kvazaŭ mi estus puŝita: "alkuru tuj por helpi al

ŝi". Mi ja irus, sed revenadas la knaboj. Multaj el ili estas riĉuloj, elegantuloj - kion ili dirus eksciinte, ke

tiu onjo kun la sako estas mia patrino.

Do, kiam revenis la knaboj, mi proponis al ili ŝanĝi pozicion pro la suno, ĉar mi ne vidas la pilkon, se la

radioj trafas miajn okulojn. Verdire mi volis forturni min ne de la suno, sed de mia patrino. Tiel mi jam

montris dorson al la landvojo, sed la aliaj ĝuste nun frontis al ĝi. Ladislao, la filo de armea kapitano, tuj

ekkriis:

- Ni vetu, Gregorio, ke tiun onjon mi povus trafi ĉe la dorso eĉ el jena distanco!

- Mi kredas vin - mi volis respondi, sed en tiu momento kvazaŭ mia kolo estus premata. Kun ektimo mi

kaptis mian kolumon, la knaboj ĉirkaŭis min:

- Kio okazis, Gregorio, ĉu abelo pikis vian kolon?

- Premas min la feljako - mi diris, kaj malbutonis la kolumon.

Tio utilis neniom, poste mi sentis, kvazaŭ fortaj manoj premus miajn ŝultrojn. Mi kaŝe rerigardis: mia

patrino jam stariĝis por preni la sakon. Mi levis la pilkon, sed tuj faligis ĝin el mia mano. Mi eĉ ekveis,

ĉar mi sentis doloron jam sur la brako, kvazaŭ fakte abelo pikus ĝin.

- Demetu la feljakon! - kriis al mi la granda Cintulo. Certe ĝi estas tio, kio turmentas vin. Kial iu

surportas feljakon somere?

- Demetu ĝin, demetu! - admonis ankaŭ la aliaj, kaj mi prenis la randon de la feljaketo por demeti ĝin,