Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Senvorte mi demetis miajn librojn, kuratakis la grandan Cintulon, kaptis lian talion, kaj faligis lin tiel, ke li

ekĝemis. Mi eĉ pugnobatadis la sentaŭgulon. Kiam fine mi lasis lin, mi diris:

- Se tiom eble ne sufiĉas, vi povas reklamacii iam ajn.

La granda Cintulo levis sin, li diris nenion, nur palpadis sian korpon. Poste subite li sidiĝis sur la benko,

prenis siajn librojn, kvazaŭ li estus la plej diligenta knabo en la mondo.

Li sentis, ke lia brila populareco finiĝis, kaj tion li sentis ĝuste. Jam estis mi, kiun la knaboj ĉirkaŭis, kiel

triumfan militestron. Kiu povis tuŝi miajn vestojn, tiu fariĝis feliĉa.

- Jen, kiel bela feljaketo! Kiel plaĉa ĉapelo!

Kiam sinjoro instruisto alvenis, kaj mi estis la unua, kiun li vokis por raporti pri la leciono, mi alrigardis la

ĉapelon sur la vesthoko, kaj mi respondis flue, kiel oratoro, apenaŭ mi estis haltigebla. Sinjoro instruisto

alrigardis min surprizita, kvazaŭ mi estus ia nova klasano.

Mi eĉ ne atendis ĝis dimanĉo, sed tuj post la lernohoroj mi kuris al la kampo gardata de Georgo. Jam

proksimiĝante mi svingadis la malnovan ĉapelon.

- Nu, filo mia, kio nova en la mondo? - li okulsignis al mi bonhumore. - Ĉu okazis miraklo helpe de la

ĉapelo?

- Jes ja, okazis - mi rakontis fiere -, mi jam ne estas hundeto!

Mia maljuna amiko ridis elkore, kaj kaptis la miraklan ĉapelon de sur mia kapo:

- Do, ĝi jam estas ne bezonata, ne surportadu ĝin por ludi komedion. Ĉu vi pensas, naivulo, ke tiu

kaduka ĉapelo vere havas magian povon? Tamen eĉ sen la ĉapelo neniam lasu venki vin, filo mia, sed

brave defendu vin en ajna situacio.

EĈ VASTA FELJAKO POVAS ĈIRKAŬPREMI

La afero de la malnova ĉapelo semis en mi ian dubon. Jen, ankaŭ la feino de la feljako povas esti nur tia

mistifikado. Iam eble evidentiĝos pri ĝi, ke nenia feino loĝas en la ŝafofelo.

Vespere, ĉe la senvestiĝo, mi ofte rigardadis mian feljaketon, ĉu ĝi klarigos ion, sed eĉ difekteto ne

makulis ĝin ankoraŭ. Ĝi tute ne ŝajnis foruzita, ĉiuj ĝiaj floroj havis brile freŝan koloron, kiel en la horo

de la lasta kudrero. Kvankam mi surportis ĝin kaj vintre kaj somere, vane Malvinjo kritikis min, ke ĝi ne

konformas al la aristokrata modo. En tiu sola afero mi ne obeis ŝin. Mi ripetis denove kaj denove, ke mi

promesis al mia patro uzadi la feljaketon, ĝis ĉifoniĝos ĝia felo, kaj mi ne rajtas malobservi mian

promeson.

- Vi estas obstina, kiel kruda tolo - ŝi svingadis la kapon malbonhumore, poste subite ŝi plu demandis,

ĉu mi volas surporti feljaketon eĉ tiam, kiam mi fariĝos urba juĝisto.

Ŝi pensis, ke tiu demando estas terure ruza, sed mi respondis eĉ pli ruze. Mi diris, ke ankaŭ la ŝafo

surportas la saman felon, kiun ĝi surhavis kiel ŝafido. Ĉiu nia diskuto finiĝis tiel, kaj tiam mia feino povis

fari nenion krom preni sukerkubon el porcelana ujo, kaj ŝi duonpecigis ĝin por mi kaj por la maljuna