26.08.2013 Views

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

- Sufiĉas jam, mia kara flutisto - forviŝis la patrino la ŝviton de sur mia frunto, kiam la vespero jam

enrigardis tra la fenestro.

Jes ja! Sed mia patro ĝuste tiam alvenis el la vinberĝardeno, kaj mi volis prezenti mian arton ankaŭ al li.

Li fakte admiris ĝin dece, kaj diris, ke tiom da birdoj kaŝiĝas en tiu magia muzikilo, kiom sufiĉus por

tuta arbaro. Sed li aldonis ankaŭ tion, ke nun jam dormas ĉiu bonintenca birdo.

La frunto de mia patro sulkiĝis zorgoplene, mi ĉesis blovi la piro-fluton, sed en tiu momento ekvoĉis la

malsanulino.

- Mija mujikilo, mujikos mi mem - venis al mi ŝia varma elspiro, kaj ŝi levis siajn malfortajn manojn, kiuj

flirtis en la bruna malhelo de la vespero, kiel blankaj papilioj aŭtune.

Pro la ektimo mi sentis mian korbaton en la gorĝo, kaj mi ĉirkaŭpremis la piro-fluton. Eĉ por ĉiu trezoro

de la mondo mi donus ĝin al neniu.

Mi volis kaŝe eliri tra la pordo, sed mia patrino prenis mian brakon.

- Ĉu vi domaĝus ĝin doni al la fratineto? - ŝi demandis malgaja.

- Ja ŝi eĉ ne povus ĝin blovi - mi etendis la muzikilon kontraŭ mia volo -, knabinoj ne povas fari ion tian.

Fakte ŝi ne povis blovi, levis ĝin al la buŝo, sed ŝiaj manetoj tuj refalis.

- Ĉu mi ne diris tion? - mi triumfe volis kapti la muzikilon, sed la kompatindulino flanken tiris ĝin.

- Mi ne donos ĝin, mija mujikilo! - ŝi rigardis al mi malamike, kaj ŝi kaŝis la ludilon sub la kuseno.

Tiam mi ŝteliris el la ĉambro, kaj malĝoje sidiĝis en la korto, sub ribo-arbustoj. La najtingaloj jam kantis

sian vesperan litanion, sed mi sentis tiel, ke ili nur mokas min.

- Ĉu vi povas muziki tiel bele, kiel ni, fama flutisto? - kvazaŭ ili kantus tion.

Mi ekploris, iris en la domon, kaj tiel, tute vestita, mi kuŝiĝis sur la lito, fine plorante mi kaptiĝis de la

sonĝo.

Oni ne havis tempon por okupiĝi pri mi en tiu nokto, kiu havis tiel amaran matenon.

Ĉar jam mateniĝis, kiam mi vekiĝis, kaj ekpalpadis la poŝon.

- Mia piro-fluto! - mi murmuris kun ektimo. Ĉar mi sonĝis pri ĝi, poste nebule pensis, ke mi eble

enpoŝigis ĝin.

Tuj kiam mi rekonsciiĝis el la sonĝo, mi blindiris al la dimanĉa ĉambro, [5] kie la granda lito estis

preparita por mia fratineto.

Mia patrino klinis sin sur la tablon, tie ŝin ekregis la elĉerpiĝo; la febraj vangoj de mia fratineto, kiel

ruĝaj rozoj rebrilis en la pala lumo de meĉlampo. Mi kaŝiris al ŝia lito, kaj ŝovis la manon sub la

kusenon.

- Retrovite! - ekbatis mia koro, kiam mi tuŝis permane la piro-fluton.

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!