Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
la ruĝa lumo, kiel diablidoj. La impreso estis rava. Mian patrinon mi ja ne lasis trankvila, ĝis ŝi timeme

demandis al la majstro, ĉu oni bezonus ankoraŭ lernoserviston.

Multhara, taŭzita homego elpaŝis de la forno kun ruĝeta barbo, jen la majstro. Li metis la manon sur

mian ŝultron, kaj mi preskaŭ falis pro ĝia pezo. Sed lia rideto radiis bonvolon, kiam li alparolis:

- Malforta hometo li estas.

- Tre malforta - ekĝojis mia patrino pro la vorto.

- Liaj brakoj konsistas el pasto - diris la forĝisto.

- Jes, jes - kapjesis mia patrino -, kaj liaj gamboj estas stangetoj.

- Li ne eltenus la penadon.

- La forĝblovilo [72] forblovus lin.

- Evidente li ne estas taŭga por fariĝi forĝisto - finis la majstro la ekzamenon. - Li havas tro malgrandajn

orelojn, mi ne povus komforte tiri ilin. Sed mi proponas al vi ion, bonulino. Laŭ certaj informoj mia

najbaro, sinjoro Gergulo [73] bezonas helpvendiston. Li havas vendejon ĉe la kontraŭa flanko. Ŝajnas al

mi, ke la knabeto estus taŭga ĝuste por li. En tiu profesio ne necesas forto, nur saĝo.

La homego diris tion kun nuanco malrespekta, sed li ja havis motivon, ĉar per ununura mano svingadis

tiel grandan martelon, ke fabelaj gigantoĵ ne povus eĉ movi ĝin.

Elkore ni dankis lian bonvolon, poste salutis ĉe la vendejo de sinjoro Gergulo. Li estis la sola

librovendisto en la tuta urbo. Lia vendejo havis mezurojn, kiel birdokaĝo, du vendotabloj tute plenigis

ĝin. Unu el la tabloj estis kovrita per diversaj historiaj kaj fabelaj libroj, ĝi estis la librovendejo. Sur la

alia tablo en bela ordo kuŝis pupoj, husaroj, koroj faritaj el mielkuko, tie estis la mielkuk-vendejo.

- Jen la agrablaj, jen la utilaj aferoj - promenadis la dikforta, malalta sinjoro inter la du tabloj kun

okulvitroj sur la nazo -, librovendado estas agrabla profesio, mielkukvendado estas utila profesio.

Kara mia patrino estis kortuŝita pro tiuj multaj sciencoj, kaj apenaŭ ŝi kuraĝis demandi sinjoron

Gergulo, kion li antaŭdiras pri mi, ĉu mi estos taŭga por tiuj sciencoj.

Sinjoro Gergulo turnis min, frapadis mian dorson, kaj instigis min kuradi ĉirkaŭ la tabloj.

- Ŝajnas al mi, ke li estas malforta knabeto, ĉu martelo, ĉu hakilo estus tro peza por liaj brakoj - li diris

kontente -, eĉ Dio kreis lin por fariĝi librovendisto. Cetere, se li klopodos, li povos ellerni ankaŭ la

mielkukvendadon.

Sinjoro Gergulo fakte malavare transdonis siajn konojn. Tuj kiam mia patrino foriris - kvankam ŝi eĉ

post unu horo rerigardadis al la vendejo ĉe la stratangulo -, li komencis la instruadon. Li klarigis, kiuj

mielkukoj estas vendotaj por unu krejcero, kiuj por du krejceroj, kiuj por tri krejceroj. Pli multekostajn

frandaĵojn tiutempe oni ne vendis.

- Kio pri la libroj, sinjoro ĉefo? - mi proksimiĝis al la librotablo.

- En la unua vico la prezo estas dek krejceroj, en la dua vico dudek krejceroj, en la tria vico tridek

krejceroj. Se iu volas aĉeti pli multekostan libron, tiu estas tro saĝa homo, tiun ni ne priservos. Ĉu