26.08.2013 Views

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

Tiel mi vetkuris kun Galopulo, kaj mia vicpatro nur ridis sur la duonĉaro.

- Klopodu Gregorio! Ne postrestu Galopulo!

Mia bonŝanco estis, ke la azeno nur laŭ sia nomo estis Galopulo. Tre trankvile paŝanta besto ĝi estis,

kaj ĝiaj ostoj pli laŭte klakadis, ol la duonĉaro, oni povis vidi, ke la avara mastro nutras sian azenon nur

per pikherboj. [66]

Malgraŭ tio mi elĉerpiĝis kaj anhelis, kiam ni alvenis, kaj sopire atendis, ke ni maljungu la azenon kaj

lasu ĝin paŝtiĝi. Mi pensis, ke poste mi ricevos manĝi.

Mi ja ricevis nur ŝercan frapadon sur mia kapo.

- Por esti azeno vi estas tro malgranda. Mi vidu: ĉu vi estas pli taŭga oriolo?

Tuj mi troviĝis sur la arbo, la maljunulo etendis la korbon supren, por ke mi plenigu ĝin.

- Elektu la plej belajn, Gregorio!

Mi ja elektadis la plej belajn orkolorajn pirojn, sed kiam mi volis ekmanĝi la plej rondan el ili, mia

baptopatro kolere kriis al mi:

- Fajfadu oriolo mia, fajfadu! Kia oriolo vi estas, se vi ne povas fajfadi?

Neniam ankoraŭ oriolo fajfadis pli mizere, ol mi koncertis en la ĝardeno de familio Bordaĉ. Senĉese mi

devis fajfadi, ĝis la korbo ne pleniĝis. Se mi ripozis iom por refreŝigi miajn rigidiĝintajn lipojn, la

maljunulo tuj pensis, ke mi gustumas la pirojn, kaj grumble kriis al mi:

- Fajfadu, oriolo, fajfadu, mi volas ĝui vian belan muzikon!

Buŝpleno ne estas granda kvanto, sed mi eĉ tiom ne ricevis el la piroj. Mi devas rekoni, ke ankaŭ li ne

gustumis ilin.

- Dum hela tago ne estas bone manĝi pirojn, ĉar elfalos la dentoj. - li surmetis la korbon al la duonĉaro.

- La kokino kluku, vi okzalojn pluku. [67]

- Dikaj, grandfoliaj okzaloj kreskis ĉe la vojrando. Ja ili estis nur sovaĝaj okzaloj. Mi maĉadis kelkajn

foliojn. Tio almenaŭ kontentigis mian soifon.

- Ĉu ili estas bongustaj, filo Gregorio? - jungis mia baptopatro la azenon. Kaj li faris mienon, kvazaŭ li

precipe abunde regalus sian parencon.

- Ili estus pli bongustaj kun laktokremo - mi eldiris la veron modeste.

La ĝardenmastro bonhumore kunfrapis la manplatojn:

- Anĝelo parolas el via buŝo, knabeto! Sed mi diras al vi, kiu pli ŝatas la pirojn, ne manĝu okzalojn.

Prefere ni plenigu per ili la duonĉaron. En la foiro oni donas monon por tia vendaĵo.

Ni kuratakis la okzalojn, kaj plenigis per ili la duonĉaron. Ni almenaŭ havos molan sidlokon reveturante,

mi pensis.

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!