26.08.2013 Views

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

Jen la neĝo mola, blanka silka brilo,

Lin tenere kovras, kiel peltkovrilo,

Kaj la verda strio, la verdaĵo fora [59]

Estas la bordero, felo verdkolora [60]

LA FELJAKO IRAS AL LA MONDO

Por homo malriĉa eĉ la funebro estas malabunda. Tiun lecionon instruis al ni mia baptopatro Bordaĉ tuj

post la tago de la enterigo.

- Sufiĉas jam ploro-plendo parencino mia - li diris. - Kompatindan Martenon ni tamen ne povas revivigi

per tio, kaj oni ne plormortigu sin, kiel perdita ŝafido. Ni interkompreniĝu: Kio nun estas via intenco?

Mia patrino senespere kuntiris la tukon sur la ŝultroj, kaj svingis la kapon rigardante la plankon. Kian

intencon povas havi branĉo sen la trunko?

- La afero ne estas tiel simpla - kontraŭdiris mia baptopatro -, pensu pri la infano.

Jen, li trovis la vorton, kiu vekis mian patrinon el la rezignacia senpovo.

Ŝi tiris min al la sino, kaj ekploris:

- Mian solan filon mi donos al neniu en la mondo!

- Hm - palpebrumis diligente mia baptopatro - ja neniu petis la infanon laŭ mia scio. Tre bona homo

estus, kiu entreprenus tiel multekostan taskon. Kion vi pensis, parencino, ĉu la reĝo mem bezonus

Gregorion por fari el li princon?

- Mi ne pensis pri io tia - diris mia patrino sed kun tia tono, kvazaŭ ŝi cetere opinius, ke estus ordinara

afero, se la reĝo sendus oran kaleŝon por ŝia ununura filo. - Li nepre restos ĉi tie kun mi.

- Jes ja, kaj li povos malsati kun vi - kapjesis ironie Bordaĉ -, ĝoju, se vi povos vivteni vin mem per tiu

malgranda bieneto. Mi tute ne atendus de ĝi nutraĵon por vi ambaŭ.

- Se li havos malmulte, por mi sufiĉos la nenio.

- Ĉu ne estus pli bone, se al vi restus malmulte, kaj li ricevus multe? Sciu, parencino, mi volonte edukus

vian filon, kaj kredu, ke li fariĝus homo tia, kiel mi.

Tiu propono estis ne tre alloga, ĉar mia baptopatro tute ne ŝajnis homo ideala. Kvankam li kreskis alta,

kiel cikorio, [61] sed estis malgrasa, kiel ostosako, [62] kaj lia kapo restis tiel malgranda, tiel ŝrumpa, ke ĝi

ne sufiĉus por fari el ĝi salujon.

- Vidu, mi ne havas infanon, kvankam troviĝas lakto kaj mielo [63] ĉe la familio Bordaĉ. Se mi edukos

Gregorion, li fariĝos mastro tia, ke eĉ labortage li povos troŝarĝi la stomakon per mielkukoj.

Pro tiu prognozo mi ne povis reteni rideton, kaj mia rideto tuj rebrilis sur la mieno de mia patrino, kiel

sunradioj sur la akvospegulo.

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!