You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
KIE LOĜAS HUNGARA FEINO?

Ne ekzistas vorto sufiĉe impresoveka, kiu povus esprimi, kiel fiere mi paŝadis hejmen tra la flankstratoj.

Kiam mi venis el la stratoj al la rosoplenaj kampoj, ĉe la vojkruciĝo staris la maljuna kampogardisto kun

granda, ĉifita ĉapelo sur la kapo, kaj kun hokbastono sur la ŝultro, kiel stranga birdotimigilo. Li

malfermadis la buŝon surprizita:

- Ĉiu bonulo laŭdu Dion, ĉu vi mem estas Gregorio, la filo de la felisto, aŭ nur via animo?

- Ja estas mi mem, oĉjo Georgo, kial vi ŝercadas?

Je tio li ĝoje levis la ĉapelon:

- Nu, tiukaze la zorgo estas ne mia, kaj problemo nenia! Mi jam ne kuraĝis esperi, ke vi retroviĝos. Al

viaj gepatroj mi ja ne menciis tion, sed al Portulo mi diris, ke tiun infanon ŝtelis la prenfantomo.

Portulo estis la ŝafhundo de oĉjo Georgo, sed kio estas prenfantomo, en mia tuta vivo mi ne povis

diveni. Kvankam en mia infanaĝo de tago al tago mi ofte aŭdis pri ĝi. Se mia patro ne trovis la

feltranĉilon, se malaperis la kato, se la plena pirarbo ĝis mateno restis sen ununura piro, aŭ kiam subite

degelis la neĝo, ilin ŝtelis senescepte la prenfantomo. Eĉ, kiam foje estis suneklipso, oĉjo Georgo ankaŭ

ĝin klarigis tiel, ke la sunon ŝtelis la prenfantomo.

Do li estis tre kontenta pri tio, ke mi mem ne estis ŝtelita de ĝi, sed cetere li opiniis, ke mi eble eĉ ne iru

hejmen, ĉar kvankam mi ankoraŭ ne estis ŝmirita per bastonbalzamo, [48] ĉi-foje tio nepre okazos, ja mi

tre timigis miajn gepatrojn, kiam mi malaperis. Mia kompatinda patrino preskaŭ mortis pro la timo, sed

ankaŭ mian patron forte premis la maltrankvilo.

Fakte, ĝis nun tute ne venis en mian kapon, kion pensas hejme miaj gepatroj. Nur tiam mi ekploretis,

kiam super la arbofrondoj aperis la malnova mueldomo. Por mi ŝajnis, ke ĝia ĉapo [49] dum la nokto

moviĝis iom flanken. Ĝia unusola fenestro minace ardis en la frumatena sunbrilo, ĝia malfermita pordo

atendis min, kiel granda, nigra buŝo.

- Venu, knabo, sentaŭga vagabondo, mi englutos vin!

La hundo Portulo kuris antaŭen, oĉjo Georgo sekvis ĝin, kaj mi paŝadis malantaŭ ili. Mia maljuna amiko

komencis terure ceremonian salutparolon, sed mia patrino ne atendis ĝis la fino, ŝi tuj kaptis kaj

brakumis min.

- Kara mia kolombeto, kiel vi perdiĝis?

Inter la brakoj de mia patrino mi tuj trankviliĝis, kvankam ploris, sed mi jam ne devis timi

bastonbalzamon.

Mia patro fakte eĉ ne riproĉis min, li nur notis, se mi denove forvagados, mi estos ligita al la piedo de la

tablo.

- Kaj kie vi vagadis, sentaŭgulo? - li metis la manon sur mian kapon. - En kiu birdonesto vi tranoktis?

Mi ne povis tuj respondi, ĉar mia patrino plenŝtopis mian buŝon per marmelada kuko tiel, ke eĉ sola

voĉo ne trovis eliron.