26.08.2013 Views

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

sidante malantaŭ alta benko, ke eĉ mia kapo ne estis videbla, kaj tiom longe mi malĝojis, ke fine nur mi

mem restis en la preĝejo.

Ĉion jam kovris la vespero, mutiĝis la zumado de abeloj, nur la mallaŭta ronkado de onklo Gasparo

aŭdiĝis post la altaro. La bildo pri kara Dio ĉe la vibranta kandellumo ŝajnis eĉ pli malgaja, ol tage.

- Tamen vi ekhavos ĝin! - mi montris al li la diamanton, kaj piedpinte mi ŝteliris al la altaro. Singarde,

malrapide mi demetis la trezoron, la maljuna Gasparo ne vekiĝis, kaj mi kontenta rapidis el la preĝejo.

Sed kiam mi atingis la pordegon, mi ektimis. Du grandaj ranoj ĝuste tie vespermanĝis ĉiaspecajn

insektojn, kaj mi ne kuraĝis eliri.

- "Mi atendos, ĝis ili foriros" - mi pensis, kaj sidiĝis en la lasta benkovico.

Tie mi dormetis kelkan tempon, sed subite mi ekaŭdis susuron de flugiloj el la direkto de la altaro. Mi

alrigardis: jen la anĝeloj forlasis la pentraĵon, unu el ili ĝuste transdonis al Dio la arĝentan teleron.

- Vidu, Sinjoro, tamen la homoj estas bonkoraj - muzikis lia voĉo, dum li elŝutis la enhavon de la telero.

La anĝelo poste remetis la teleron al la altaro, kaj kara Dio prenadis la monerojn, kaj unu post la alia

reĵetis ilin. Mi miris, ĉar mi ne aŭdis tintadon, kiam ili faladis.

- "Verŝajne tial, ke la grumblema onklo Gasparo ne vekiĝu, kaj ne riproĉu la anĝelojn" - mi pensis.

Kaj Dio ĵetadis, ĵetadis la monerojn, kaj li daŭre rigardis malgaje, nur tiam li ekridetis, kiam mia

diamanto venis al lia mano.

- Mi ja sciis tion! - mi kunfrapis la manplatojn, sed nur singarde, kiel lilioj kunfrapas siajn kapojn en

venteto.

- Ĝin mi konservos - diris la Sinjoro ridetante, kaj li kaŝis mian donacon sub sia blua mantelo.

Kaj pro tiu rideto la nokto subite ekhavis la kolorojn de ĉielarko, tute similajn, kiaj vidiĝis tra mia

diamanto. Kaj ridetis la tuta preĝejo, ridetis ankaŭ la marmoraj sanktuloj, kaj ĉiu el ili balancis sian

rigidan kapon, kaj mi vidis, ke eĉ Gasparo, la sonorigisto, ridetas dum sia dormo. Kaj ridetis ankaŭ la

anĝeloj, kiam ili ekparolis:

- Ja ĝi estas nur senutila vitropeco, Sinjoro!

- Sed ĝin donacis koro, diamanta! - resonis la vortoj de Dio, kaj pro la vitropeco la tuta preĝejo subite

fariĝis tiel lumplena, ke mi devis fermi la okulojn.

Kiam mi malfermis ilin, la frumateno jam ŝutis ruĝan koloron tra la fenestro, la najtingaloj kaj aliaj birdoj

kantis matenan litanion, kaj onklo Gasparo tiradis la manikon de mia jako.

- Hm, knabeto de vitropeco, vi ja tranoktis en la preĝejo - li diris kun mola voĉo, tiel, kiel tiu malafabla

maljunulo neniam pli frue parolis al infano.

Elfrotinte la dormemon el miaj okuloj mi timzorge alrigardis la altaron. Mi ja tuj trankviliĝis, ĉar la

moneroj estis sur la telero, sed mia diamanto fakte malaperis.

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!