Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Mi kuregis entuziasme el la subtegmento antaŭ la mueldomon, kaj kaŝiĝinte ĉe pikdornaj arbustoj mi

levis la diamantpecon al mia okulo.

- Ja mi mi vidas Mirlandon tra ĝi - mi balbutis gape.

La diversaj floroj, leontodoj, [46] ŝajnis multkoloraj arboj. La sabla grundo brilis, kiel pulvoro el perloj.

La svarmantaj formikoj estis bluaj, kaj la muŝoj ekfulmis, kiel flugantaj rubenopecoj.

Mi pensas, ke neniu infano en la mondo estis pli feliĉa, ol mi estis tiutempe. Mi povis viziti Mirlandon

tiom ofte, kiom mi nur deziris, kaj mi ne devis timi, ke oni rabos mian valoraĵon. Ĉiu konsideris ĝin

vitrorompaĵo.

Foje mia patro eĉ avertis min, kiam li rimarkis mian diamanton en la poŝo de mia solena jako:

- Kian vitran rubon, Gregorio, vi kunportadas senĉese? Mi antaŭvidas, ke vi ne kontentiĝos, ĝis vi

vundos vin per ĝi.

Mi nur rigardis la plankon, kaj en mia koro priridis tiun parolon. Neniel mi konfesus, kiel valora trezoro

estas tiu vitrorompaĵo, kiun mi donus al neniu en la mondo.

Tamen fine mi ja donis ĝin, kvankam ne al iu ajn, sed en sunbrila, siringodora, bela, maja dimanĉo al

Dio mem.

Tiel okazis la afero, ke post tagmanĝo mi eniris la urbon por ĉirkaŭrigardi iomete, kaj mi alvenis la

preĝejon je posttagmeza preĝohoro. Mi tre ŝatis rigardadi la marmorajn sanktulojn, kiuj tenis en la

mano marmorajn glavojn, kurbajn marmorajn bastonojn, kaj ĉiuj turnis la rigardon al la altaro. Certe ili

atendis la ordonon el tiu direkto, ke fine estu permesita la moviĝo, fine ili povu etendi siajn membrojn.

Ankaŭ mi rigardis tien, kien la statuoj, al la malnova pentraĵo, fumbrunigita de kandeloj, ĉe la altaro. Dio

sidis sur ĝi super la nuboj en longa, blua mantelo, sur lia kapo estis ora krono, kaj anĝeloj ŝvebadis

ĉirkaŭ li, ornamitaj per rozaj florkronoj, dum li rigardis malsupren longe kaj malgaje. Kvankam en nia

preĝejo ĉio estis gaja. Florplenaj siringobranĉoj enŝovis sin tra la fenestroj, abeloj zumadis en la

odorfumo. [47] Ridetis la sunbrilo sur la grizaj haroj de maljunulinetoj kaj en la kristalaj speguloj de

infanokuloj; nur Dio kara rigardis malsupren tre malgaje.

Mi ne sciis, kia malĝojo trafis karan Dion en tiel bela, dimanĉa posttagmezo, sed mi tre ekkompatis lin,

kaj mi decidis donaci al li mian diamanton.

"Pro la multaj mirindaĵoj, kiujn oni povas vidi tra ĝi, tuj pliboniĝos via humoro, mia kara Dio" - mi

rigardis al la bildo kun helpemo, dum mi ŝteliris al la altaro.

Malgranda arĝenta telero estis ĉe la angulo de la altaro, bonaj homoj metis en ĝin monerojn por la gloro

de Dio, por helpi malriĉulojn.

Ankaŭ mi metis en ĝin mian diamanton al la palaj krejceroj kaj brilaj arĝentaj moneroj.

Sed onklo Gasparo, la ĉiam malafabla, maljuna sonorigisto, kiu dormetis malantaŭ la altaro sur malalta

pajloseĝo, vekiĝis pro la tintado, kaj grumble riproĉis min:

- Kion vi volas, knabo, per tiu vitrorompaĵo? Ĉu vi ne scias, ke la domo de Dio ne estas loko por ludi?

Li ĵetis mian valoraĵon post min, kaj tio pli doloris al mi, ol se li tirus mian orelon. Plorsingulte mi kaŝiĝis