26.08.2013 Views

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

Mi montris al ĝi la libron, ĝi albekis kelkajn literojn, poste returnis sin kaj forkuris tiel, ke ĝia ruĝa

kresto [42] flirtadis super la nigra plumaro. Fine sur la rubaĵmonteto ĝi distrumpetis al la mondo, kiel

malsaĝa vivulo estas infano, kiu lernas kokeriki el libro.

Tiel mi luktadis kun la saĝaj libroj ĝis tiam, kiam mia patrino iun matenon reveninte el la vendoplaco per

gesto alvokis min.

- Vidu, kion mi alportis al vi, infano mia - ŝi prenis buntan, multkoloran libron el sub la antaŭtuko. - Sed

al patro nuntempe ne montru ĝin, karulo, ĉar ĝi estas ne tre instrua libro, sciu, en ĝi estas nur belaj,

fantaziaj historioj.

Mi urĝe kaŝis la libron sub mia ĉemizo, kaj kuraĝis malfermi ĝin nur sub la arbustoj.

- "Mil unu noktoj" - mi legis la orkolorajn literojn ne nur buŝe, sed ankaŭ fingre, kaj neniam poste mi pli

ĝojis pro libro, ol tiam. Mi tuj ekdeziris fanfaroni pri ĝi, sed mi ne sciis, al kiu mi fanfaronu.

Venis en mian kapon la maljuna virkoko, mi eĉ serĉis ĝin, sed ĝi estis trovebla nenie. Mi kuris al mia

patrino, por raporti pri la manko, sed ŝi subite ŝtopis mian buŝon per mano.

- Silentu, filo mia! Mi vendis la kokon, por ĝia prezo mi aĉetis al vi tiun belan libron. Eĉ ne unu vorton

pri tio. Ankaŭ al mi vi legos el ĝi ion belan.

Poste kun la libro mi kaŝiĝis en la subtegmento, ĉar mi plej ŝatis legadi tie, ĉe mia kutima loko, sub la

arbusto, dum miajn krurojn mi lasis pendi en la aero. Super mia kapo estis la lazura kampo de la ĉielo

kun rondaj nubopecoj, sub mi kuŝis la silenta ĝardeno de mortintoj, [43] pli malproksime domoj baniĝis

en sunlumo, videblis bukedo da arbaroj ĉirkaŭligita de la rubandoforma, arĝenta rivero, kaj malantaŭ mi

kaŝiĝis la griza duonlumo de la subtegmento kun tremantaj ombroj kaj misteraj bruetoj.

Foje mi ĝuste legis la historion pri Aladdin, pri la filo de ŝuisto en Bagdado kaj pri la magia lampo. Li

estis eĉ desegnita, kiel li plenigas portsakon per trezoroj. Pro tio mi ekhavis la ideon, ke estus bone

serĉi ankaŭ nian portsakon, eble la prauloj lasis en ĝi manplenon da perloj.

Mi fakte trovis la portsakon pendantan sur iu trabo. Mi portis ĝin al la lumo, kaj ĉerpis el ĝi permane.

Jen, ĝi estis plena per malnova, aĉa brano, [44] kiu - Dio scias, kiam - restis en ĝi. Sed estis verŝajne, ke

la portsako ne estis farita por tia enhavo. Ĝi konsistis el ruĝa ledo, orlita [45] per verda ledfadeno,

ornamita per pompaj brodaĵoj, kvankam ili defalis, kiam mi tuŝis ilin.

Hirundobirdoj pepadis ĉirkaŭ mi, dum mi penadis en la truo, do mi elŝutis la branon, ili havu bonŝancon

serĉadi insektojn en ĝi.

Nu, falas la brano, sed samtempe tintas, klakas io sur la muro. Mi kaptas kaj levas ĝin - ĝi brilas tiel,

kvazaŭ blindigas la okulojn.

- Jen, diamanto! - mi kriis, kaj viŝis mian valoraĵon per la maniko de mia ĉemizo.

Pli proksime ĝi ne brilis tiel, sed kiam mi levis ĝin al la suno, ĝi elŝutis radiojn belege. Mi pensas, ke alia

homo ne konsiderus ĝin valoraĵo. Nuntempe ankaŭ mi dirus, ke ĝi estas dika peco de ia rompita glaso.

Sed tiam, tuj post ĵeti al ĝi rigardon, mi sciis, ke ĝi estas diamanto. Eĉ pri tio mi estis certa, ke la prauloj

lasis ĝin en la portsako. Verŝajne tiajn pecojn havas amase la maljuna Kiŝmedo.

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!