You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
facile mi povis ilin eltiri.

Sed ne nur al mi ne plaĉis tiu agado, ankaŭ mia patrino esprimis malkonsenton. Kiam ŝi rimarkis, kion

mi ludas, ŝi tenere riproĉis min, kial mi insultas la fornon, kvankam ĝi tute ne insultis min.

- Ĉu fornon? - mi alrigardis ŝin surprizita. - Kiu insultas la fornon? Mi ventropikis nur la giganton, kiu

englutis Joĉjon kaj Julian.

Mia patrino timzorge svingis la kapon, kaj kun plenda voĉo alparolis mian patron, kiu mallaŭte fajfadis,

dum li kudradis la felojn:

- Vidu, patro, kiajn ideojn havas tiu ventokapa infano! Mi timas, ke lia menso ne servas lin tiel, kiel

ordinarajn homojn.

Pri tio ŝi verŝajne estis prava, ĉar tiutempe mi pensis eĉ pri la maizospiko, ke li estas persono, kaj mi

povis konversacii kun klinko same agrable, kiel kun martelo. Por mi ĉio ekzistanta estis vivulo, kaj mi

precize komprenis, kion tiktakas la horloĝo, kaj kion pensas la pentrita leono sur ĝia ciferplato en

nacikoloraj vestoj, inter floroj, duoble pli grandaj, ol li mem.

Ekzemple ankaŭ en tiu momento, kiam mia patrino maltrankvile alrigardis min, mi ekaŭdis, ke strigo

ululas sur la tegmento, kaj mi tuj sciis, kia malfacilaĵo trafis ĝin.

La problemo estis, ke falis ĝiaj okulvitroj, kaj neniu troviĝis, kiu povus redoni ilin, sed ankaŭ ĝi mem ne

povis serĉi la okulvitrojn, ĉar sen ili ĝi ne bone vidis. Mi tre ekkompatis ĝin, kaj deziris kuri eksteren por

helpi, sed mia patro per gesto alvokis min. Li demandis, kiel al mi plaĉus, se li sendus min al la lernejo

de ĉapelisto Keŝe.

- Ĉar estas jam aktuale, por ke vi tamen ne kresku sovaĝe, kiel fiherboj ĉe la bordo de pluvofluejo. [40]

Mi pensas, ke tiam unuafoje en mia vivo mi pripensis ion profunde. Preterorele mi jam aŭdis aferojn pri

la ĉapelisto Keŝe, sed ili ne estis agrablaj informoj. Tiu homo nur somere estis ĉapelisto, vintre li fariĝis

instruisto. Ja nur fuŝinstruisto. Malriĉuloj sendis al li siajn gefilojn, por kiuj vera lernejo estis aŭ tro

malproksima, aŭ tro multekosta. En la lernejo de ĉapelisto Keŝe oni bezonis nek librojn, nek kajerojn.

La ĉapelisto skribis la literojn per kreto sur la supra parto de sia pordo, kaj la infanoj desegnadis ilin sur

la malsupra parto, ĝis ili fariĝis perfektaj skribmajstroj. Oni povis lerni ĉiun literon krom mallonga ŭ. La

ĉapelisto opiniis, ke ĝi ne estas fundamenta litero, do li eĉ ne instruis ĝin. Kiuj fariĝis scienculoj en lia

lernejo, tiujn oni povis rekoni pri tio, ke ili skribis ĉion per litero vo, kion ordinara homo skribas per

mallonga ŭ. Liaj lernantoj ne demandis: "kio nova hodiaŭ?", sed "kio nova hodiav?".

Sed por mi estis plaĉa ludo nek lia lernejo, nek la alia. Kian celon havas lernejo? Paruoj, lacertoj ne

vizitas lernejon, tamen ili vivtenas sin. Ankaŭ mia patro ne vizitis lernejon, tamen li povas ornami la

peltmantelon per tia birdeto, ke ĝi kvazaŭ povus forflugi. Cetere la kampogardisto Georgo rakontis al

mi pri diversaj famaj reĝidoj, sed pri neniu el ili estis notita, ke li vizitus lernejon. Kvankam ili estis

elstaraj bravuloj, ili dehakadis la kapojn de drakoj, kiel oni falĉas grenon, sed mi neniam aŭdis, ke ili

lernis skribi aŭ legi.

- Mi deziras, ke vi fariĝu serioza homo, filo mia - vekis min la patro el tiu filozofia silento, kiu kaptis min,

dum mi pripensadis la aferon.

- Tia homo mi fariĝos, patro mia - mi respondis subite, sed ŝajnis al mi pli oportune ne eldiri tion, kion

mi volis ankoraŭ aldoni, ke mi fariĝos grava aristokrato, barono de la lando. Nur mi malkovru tiujn