You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
- Jen la botoj, filo mia!

Apud mia lito staris patro. En la mano li tenis spronajn botojn, sed kiaj botoj ili estis! La filo de la

juĝisto havis nur ĉifonŝuojn kompare al ili. Ĝiaj bekoj estis pintaj, ĝiaj kalkanumoj estis altaj, kaj ĝiaj

spronoj... Do ĝiaj spronoj rebrilis en la sunlumo, ke vibris miaj okuloj.

- Ĉu ili estas oraj, patro mia?

- Arĝente faritaj, ore ornamitaj - ŝercis mia patro, sed poste li serioziĝis: - Jen la botoj filo, do via deziro

plenumiĝis. Sed ankaŭ mi havas deziron: Ekde nun tuttage vi surhavu la botojn, kiel la filo de la juĝisto.

Ankaŭ mi mem volis nenion alian, ol tuttage surhavi la botojn. Kiam mi surmetis ilin, mi sentis, ke mi jam

estas vera barono. Sonoris la spronoj, brilis la botoj tiel, ke la sunradioj glitfalis sur ili. La koko jam tute

ne mokis min, prefere ĝi mem ekhontis, kaj siajn krurojn kaŝis inter ruboj ĝis la genuoj.

- Vidu, oĉjo Johano - mi fanfaronis ĉe la ĉarpentisto, kaj mi prenis la segilon por eklabori, sed la

maljunulo grumble kriis al mi:

- For de ĉi tie, sinjoreto! Mi dungis jam alian taglaboriston.

Nenia problemo - mi pensis, kaj paŝadis fiere al la vendoplaco. Tie mi eĉ ne bezonis fanfaroni, ĉar la

panbakistino jam de malproksime rimarkis la botojn:

- Ho, kiom altranga sinjoreto vi estas, donu al mi groŝeton! Ja mi ne donos al vi, ĉar oni ja ne kutimas

puŝi ĉareton en spronaj botoj.

Tio jam multe subpremis mian humoron. Ĉe la meblisto mi fariĝis eĉ pli malgaja. Dum mi balais segaĵon,

miajn botojn kovris la polvo tiel, ke eĉ la vidaĵo estis plorinda.

Sed la plej malagrabla afero okazis al mi tiam, kiam el la puto mi volis porti akvon al la mastro de la

ĉiovendejo. Iu mia sprono kroĉiĝis al la putmuro, kaj mia tuta korpo falis laŭlonge tiel, ke eĉ la

rememoro doloras min ĉe la nuko. La argila vazo rompiĝis al tiom da pecoj, ke eĉ unu el ili ne

retroviĝis. Neniam plu mi kuraĝis iri al la ĉirkaŭaĵo de la ĉiovendejo.

- Bot-kla-ka-do, bot-kla-ka-do! - tiktakis hejme la murhorloĝo, sed mi jam ne estis feliĉa pro la botoj.

Vespere mi ĝojis, kiam mi povis demeti ilin, kaj matene mi estis malgaja, kiam mi devis enŝovi la

krurojn.

Perlabori monon mi ja ne povis en spronaj botoj, do mi iris al la herbejo por ludi pilk-militon. [34] Nu,

kompreneble ne troviĝis tiom mallerta knabo, kiu ne povus min trafi per la pilko, ĉar en spronaj botoj

oni ne povas rapide kuri. Mi malĝoje iris al la rivereto por kolekti neforgesuflorojn, [35] sed mi devis

reveni, ĉar la kota grundo damaĝus miajn valorajn botojn. Bunta papilio incitis min petole sur

siringarbusto, sed en spronaj botoj oni ne povas kapti papilion.

Sango fluis el mia nazo, kiam mi alvenis hejmen, sed ĝi eĉ pli abunde fluis, kiam patro salutis min tiel:

- Nu, filo mia, kion babilas tiuj belegaj botoj? Venu por montri ilin al la sturnobirdoj sur la maizkampo!

Vi spertos, kiom bona amuziĝo estas fosi en spronaj botoj.

La maizkampo estis ne nur ĵetdistancon for de nia domo. Miajn krurojn kvazaŭ brulvundis la botoj, kaj

ĝis la alveno mi eksentis kapturniĝon. Ho, se nur mi povus ankoraŭfoje iradi nudpiede, neniam plu mi