Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
SPRITAĴOJ

1. Miskompreno.

Amiko A donacas al sia bona amiko B belkoloran papagon. Post

kelkaj tagoj li renkontas la alian en la strato kaj demandas lin, kiel plaĉas

al li la birdo.

“Ho,” plendas B, “ĝi ne gustis tre bone.”

“Gustis?” miras A, “ĉu vi volas diri, ke vi manĝis la papagon?”

“Jes, kompreneble.”

“Vi estas stulta! Tian birdon oni ja ne manĝas, oni tenas ĝin en kaĝo;

tia birdo estas valora, ĝi povas paroli!”

“Ĉu vere? Kaj kial ĝi ne diris tion?”

2. Tro laŭte.

Profesoro: “Ho, vi ne povas dormi en mia prelego!”

3. Vana peto.

Li (flustrante): Bonvolu doni al mi vian telefonnumeron.

Ŝi: Ĝi estas en la telefonlibro.

Li: Tre bone. Kaj kio estas via nomo?

Ŝi: Ankaŭ ĝi estas en la telefonlibro.

4. Stranga postulo.

Nova familio ekloĝis en la najbara domo, kaj Sinjorino Maldiskreta

tre interesiĝis pri ĝi.

“Ili ŝajne vivas en tre bona harmonio,” ŝi raportas al sia edzo. “Li

kisas ŝin ĉiam, antaŭ ol li foriras, kaj de la strato li mansignas al ŝi; kial vi

ne faras tion?”

“Dio mia,” embarasite defendas sin la edzo, “mi ja ankoraŭ eĉ ne

konas tiun virinon.”

5. Infana parolo.

Juna knabo vizitas tombejon unuafoje en sia vivo. Kompreneble ĉio

tre interesas lin kaj zorge li tralegas la multajn laŭdajn enskribojn sur la

tomboŝtonoj. Fine li demandas iomete dubeme: “Paĉjo, kie ili entombigas

la malbonajn homojn?”

- 1 -