You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
45. Rekomendo.

La granda cigaredfirmao “Belfumo” montris en gazeta anonco la

bildon de fame konata kantisto kun la subskribita eldiro: “Belfumocigaredoj

ne malutilas al mia voĉo.”

Post mallonge, kuracisto intervjuas la kantiston kaj riproĉas lin pro

tiu senskrupula aserto. Sed la kantisto trankvile respondas: “Ili ja vere ne

malutilas al mia voĉo, mi neniam fumas ilin.”

46. Antaŭvido.

Kiam mi estis ankoraŭ juna studento, miaj enspezoj venis nur de

lecionoj, kiujn mi donis private al lernantoj. Mia pliaĝa frato kiel

komercisto jam havis bonan salajron. Ĉar li ŝatis ĉiam esti moderne

vestita, li ofte aĉetis novan vestaĵon kaj donacis la malnovan — ankoraŭ

sufiĉe taŭgan — al mi, kiu estas kontenta tiamaniere eviti elspezojn.

Dum jaroj tio fariĝis kutimo inter ni, kio fine iel konfuzis mian

pensadon. Iutage, kiam mia frato laŭ sia kutimo enpoŝigis siajn manojn,

mi kolerete admonis lin: “Ne ruinigu mian veston, prenu la manojn el

mia jako!”

47. Inteligenta homo.

Vilaĝano ricevis komision, fosi novan puton por fiksita monsumo.

Kiam vesperiĝis, li interrompis la laboron.

La proksiman matenon li volis daŭrigi ĝin, sed je sia ĉagreno li

rimarkis, ke dum la nokto la tero ĉe la puto estis enfalinta. Li absolute ne

deziris refari la tedan laboron. Jen li ekhavis brilan ideon: rapide li

demetis siajn jakon kaj veŝton, pendigis ilin rekte apud la puto kaj foriris

matenmanĝi.

Post kelkaj minutoj iuj vilaĝanoj preterpasis la lokon kaj opiniis, ke la

putkonstruisto havis akcidenton kaj nun kuŝas sub la enfalinta tero. Tuj ili

komencis rapide elŝoveli la teron, por helpi al la supozita viktimo.

Ili ĵus trapenetris ĝis la fundo de la puto, kiam la ruza viro ekaperis

supre ĉe la rando, dankis al la amikoj, surmetis siajn vestojn kaj foriris,

por ricevi sian pagon.

48. Pacema soldato.

Estis en armea manovro, antaŭ la unua batalo. La soldatoj kuŝis en

longaj vicoj sur la tero, kun la pafiloj antaŭ si, kaj rigardis la malamikojn,

- 10 -