27.04.2013 Views

ESPERANTO

ESPERANTO

ESPERANTO

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

82 ĈAPITRO 4. RAKONTOJ

4.3 La forgesita pipo

Rakonto de A. EDELMANN.

Tradukis I. KAMINSKI.

En unu el la pluvaj tagoj de Marto per grandaj paˆsoj iris sur la kota strato

de la vilaˆgo Vindirkovo unu vilaˆgano, havanta la aˆgon de ĉirkaŭ tridek jaroj;

sed ˆsajnis, ke li estas multe pli maljuna. Li portis disˆsiritajn lankitelon kaj

ĉemizon, tra kiuj elrigardis la malgrasa brusto; lia piedvesto ne estis pli bona

— unu fliko sur alia; el la truaj plandoj estis vidata la pajla substerno; sur

la kapo maldece sidis disˆsirita, grasmakulita lana ĉapo. Lia bruna senforma

malsobra vizaˆgo, sur kiu ankoraŭ restis signoj de antaŭa beleco, estis tuta

kovrita per ruˆgaj ˆsvelaj aknoj; la okuloj estis ruˆgaj kaj elstarantaj; la kapo

jam brilis en kelkaj lokoj per grizaˆjo. . . Per unu vorto, jam laŭ la sola eksteraˆjo

de la vilaˆgano oni povis juˆgi pri la diboĉa vivo, kiun li kondukis.

Kaj efektive, granda drinkanto estis tiu ĉi vilaˆgano, Doroteo Nilov. Jen

pasis jam pli ol jaro, ke li komencis drinkadi; sed en tiu ĉi jaro li jam havis

tempon fordrinki sian tutan havon kaj la havon de sia edzino. Lian domon

oni antaŭ nelonge vendis publike por depagaj mankorestoj. Ne dezirante

prilabori mem la pecon da tero, kiu restis ĉe li, li farmigis ˆgin, kaj la farman

monon li fordrinkis en unu semajno.

De frua mateno ˆgis malfrua nokto li pasigadis la tempon en la drinkejo,

kaj ĉion, kio enfalis en liajn manojn, li forportadis al la drinkejmastro Vavilo

Panfiloviĉ, kiu pro sia boneco ne abomenis eĉ ĉifonon. Nia Doroteo Nilov

ankaŭ estis malbona edzo kaj patro. Li neniam pensis pri sia malsatanta

familio, kaj lia kvieta, bona edzino Malanja devis akiradi la mizeran ĉiutagan

nutraˆjon por si, sia edzo kaj infano — dujara bubeto — per kudrado, lavado

aŭ ia alia laborado. Sed Doroteo ne sole ne estis danka al ˆsi por tio, sed

batadis ˆsin preskaŭ ĉiutage, revenante hejmen malsobre. Pri sia infano li

tute ne zorgis kaj, oni povas diri, tute ˆgin ne konis.

Ankoraŭ antaŭ nelonge Doroteo Nilov estis kalkulata la plej riĉa mastro

en Vindirkovo. Li havis vastan dometon, multon da tero, bruto kaj ĉia havo.

Sian edzinon Malanja’n, kiu fraŭline estis la plej riĉa kaj plej bela fianĉino

en la tula vilaˆgo, li amis pasie. Laborante fervore, li vivis kviete kaj estis

estimata de ĉiuj Vindirkovanoj. Sed “nek eterne daŭras la ˆgojoj, nek senfinaj

estas la malˆgojoj”, diras rusa proverbo. La ˆgojoj pasis ankaŭ ĉe nia Doroteo,

sed li mem estis la kaŭzo de tio ĉi: li amikiˆgis kun malbonaj kolegoj kaj

komencis drinkadi, diboĉadi, kaj ĉio transturniˆgis la fundo supren. Post unu

jaro ĉe Doroteo jam nenio restis — ĉio transiris al la drinkejmastro Vavilo.

Nun ni vidas Doroteon, sin direktantan al sia kaduka dometo, kiu staris

sur la rando mem de la vilaˆgo, modeste alpreminte sin al la plektobaro. Lia

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!