27.04.2013 Views

ESPERANTO

ESPERANTO

ESPERANTO

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

332 ĈAPITRO 7. POEZIO

Spirito Venˆgu por mortigo lia!

Hamleto Mortigo?

Spirito Jes, mortigo plej malnobla,

Terura, nenatura, neaŭdita.

Hamleto Ho, nomu lin! Ke povu mi tuj flugi,

Simile al la penso de amanto

Mi flugu venˆgi tuj.

Spirito Vi ˆsajnas preta;

Vi estus dorma, kiel pala herbo,

Kreskanta sur la bordo de la Leto,

Se restus vi trankvila. Aŭdu, filo:

La famon oni faris, ke en tempo

De mia dormo en ˆgardeno mia

Serpento mordis min; kaj oni trompas

Per la mensoga fam’ pri mia morto

L’orelon de la regno; tamen sciu,

Ho, nobla mia filo: la serpento,

De kies mordo mortis via patro,

Nun portas lian kronon.

Hamleto Mia onklo!

Ho, la profeta mia antaŭsento!

Spirito Jes, tiu plej malnobla adultulo

(Ho, malbenita sprito, kaj donacoj!)

Delogis la reˆginon ˆsajne virtan

Al la plezuroj de malnobla amo.

Hamleto mia! Ho, kia defalo!

De mi, kies la amo estis sankta,

Sendekliniˆga ĉiam de la ˆjuro,

Farita en la tago de l’ edziˆgo, —

ˆSi malaltiˆgis al pekulo, kiun

Per ĉio la naturo ja malbenis!

Sed kiel virton peko ne delogas,

Se ˆgi eĉ en ĉiela vest’ aperas,

Tiel volupto, se eĉ kun anˆgelo

Vi ligos ˆgin, enuas tamen baldaŭ

Kaj serĉas ion novan. . . Sed silentu!

Mi sentas jam aeron de mateno, —

Mi mallongigos la rakonton. Kiam

En la ˆgardeno laŭ kutimo mia

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!