27.04.2013 Views

ESPERANTO

ESPERANTO

ESPERANTO

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

7.29. L. ZAMENHOF 325

Polonio Kia estas la konsilo,

Pri kiu li parolis?

Ofelio Pri Hamleto,

Pri la reˆgido.

Polonio Ha, jes, ˆgustatempe!

Mi aŭdis, ke en lasta temp’ Hamleto

Al vi komencis montri amikecon

Kaj ke vi mem apartan afablecon

Al li montradis. Se ˆgi estas vero —

Mi aŭdis ˆgin en formo de averto —

Mi devas al vi diri, ke vi mem

Kredeble ne komprenas tute klare

Danˆgeron, kiu al filino mia

Kaj al honoro via nun minacas.

Kiel vi estas unu kun la dua?

La veron al mi diru!

Ofelio De mallonge

Al mi li ripetadis kelkajn fojojn,

Ke li estimas min.

Polonio Ha, ha! Estimo!

Parolo de nesperta knabineto!

Kaj kredas vi al la “estimo” lia?

Ofelio Mi mem ne scias, kiel pri ˆgi pensi.

Polonio Nu, aŭdu do! Vi estas tre malsaˆga,

Ke vi akceptas por kontanta mono

La vortojn, kiuj vere ne enhavas

Eĉ plej malgrandan indon. Vi vin tenu

Prudente kaj singarde, ĉar alie

La malsaˆgeco via la grandega

Vin pereigos!

Ofelio Li al mi proponis

La amon sian pure kaj honeste.

Polonio Jes, pure kaj honeste! Vi, senkapa!

Ofelio Li ˆjuris al mi, patro mia kara,

Per ĉiuj sanktaj ˆjuroj de ĉielo.

Polonio Kaptiloj por la birdoj! Mi ja scias,

Ke se la sango bolas, tiam lango

La ˆjurojn ne avaras. Ho, filino,

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!