27.04.2013 Views

ESPERANTO

ESPERANTO

ESPERANTO

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

296 ĈAPITRO 7. POEZIO

7.24 W. Waher

7.24.1 Spirita ˆSipo

La vento nebulojn peladas kun bruo,

Senstela ĉielo mallumas,

Jen super ˆsaŭmantaj ondegoj la velo

Facile traflugas kaj zumas.

La ˆsipo kuradas senhalte tra ondoj,

Direktas ˆgin mano spirita;

Vivuloj malestas sur ˆgi, sed ˆstonegojn

Ne timas la ˆsipo sorĉita.

Jen sur oceano, de ondoj lavita,

Insulo malgaja troviˆgas,

La simpla ˆstonego ĉielon sin levas,

En nuboj supraˆjo kuˆsiˆgas.

Kaj tie nenia kreskaˆjo verdadas,

Nenia birdeto eĉ nestas,

Nur aglo en spaco aera sin portas —

ˆGi tie la reˆgo nun estas.

La sola tombeto de unu regnestro

Troviˆgas en loko dezerta,

Kaj glavo, ĉapelo kaj sceptro nur estas

Metitaj sur tombo mallerta.

Nenia vivanto ĉirkaŭe ekzistas,

La mondo lin solan restigis,

Neniu funebre la tombon rigardas. . .

Sed iam li mondon tremigis!

Kuradas monatoj kaj jaroj pasadas —

Mortinto ripozas senmove,

Se venas do nokto de kvina la Majo,

Li tiam ektremas denove.

En tiu ĉi nokt’ iam lia animo

Forlasis la mondon mizeran,

En tiu ĉi nokto li ree viviˆgas

Kaj venas sur teron malveran.

Jen ˆsipo mistera ĉe l’ bordo atendas,

Streĉitaj jam estas la veloj,

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!