27.04.2013 Views

ESPERANTO

ESPERANTO

ESPERANTO

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

6.4. ESENCO KAJ ESTONTECO DE LA IDEO DE LINGVO 221

Esperanto en ˆgia nuna forma kaj paralele kun tio ĉi difini komitaton, kiu

okupus sin je la perfektigo de tiu ĉi lingvo aŭ je la kreo de ia nova lingvo

pli ideala; kaj nur tiam, kiam kun la tempo montriˆgus, ke la laborado de la

komitato estas feliĉe alkondukita al fino kaj post multaj provoj montriˆgis tute

taŭga, nur tiam oni povus anonci, ke la nuna formo de la lingvo internacia

estas eksigata kaj anstataŭ ˆgi eniras en la vivon la formo nova.

Ĉiu prudenta

homo konsentos, ke la kongreso povas agi nur tiel kaj ne alie. Sekve se ni eĉ

supozos, ke fina lingvo de la estontaj generacioj estos ne Esperanto, sed ia

alia ankoraŭ ellaborota lingvo, en ĉia okazo la vojo al tiu lingvo nepre devas

konduki tra Esperanto.

Sekve resumante ĉion, kion ni diris de la komenco ˆgis la nuna minuto, ni

turnas vian atenton sur tion, ke ni venis al la sekvantaj konkludoj:

1. La enkonduko de lingvo internacia alportus al la homaro grandegan

utilon;

2. La enkonduko de lingvo internacia estas tute ebla;

3. La enkonduko de lingvo internacia pli aŭ malpli frue nepre kaj sendube

efektiviˆgos, kiom ajn la rutinistoj batalus kontraŭ tio ĉi;

4. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom arta;

5. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom Esperanto; ˆgi

aŭ estos lasita por ĉiam en ˆgia nuna formo, aŭ en ˆgi estos poste faritaj

iaj ˆsanˆgoj.

VIII

Kaj nun ni rigardu, kio sekvas el ĉio, kion ni supre diris. Unue sekvas tio,

ke la esperantistoj tute ne estas tiaj fantaziistoj, kiaj ili ˆsajnas al multaj tiel

nomataj “saˆgaj” kaj “praktikaj” homoj, kiuj juˆgas pri ĉio supraˆje kaj sen ia

logika pripenso kaj mezuras ĉion per mezurilo de la modo. Ili batalas por

afero, kiu ne sole havas grandegan gravecon por la homaro, sed kiu al tio havas

en si nenion fantazian kaj kiu pli aŭ malpli frue devas efektiviˆgi kaj nepre

efektiviˆgos, kiom ajn la inerciuloj batalus kontraŭ ˆgi, kiom ajn la saˆguloj

ˆsercadus pri ˆgi. Kiel estas sendube, ke post la nokto venas mateno, tiel

sendube estas, ke post mallonga aŭ longa batalado Esperanto pli aŭ malpli

frue estos enkondukita en komunan uzon por la komunikiˆgoj internaciaj. Ni

konfirmas tion ĉi kuraˆge ne tial, ke ni tiel volas, ke ni tion esperas, sed tial,

ke la konkludoj de simpla logiko diras, ke tiel esti devas kaj ke alie esti ne

povas. Longan tempon eble ankoraŭ la esperantistoj devos bataladi, longan

tempon eble ankoraŭ ĉia bubo ˆjetados sur ilin ˆstonojn, koton kaj malsaˆgajn

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!