You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
206 ĈAPITRO 6. ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO

konjugacioj neregulaj, ĉiu kun aparta serio da formoj, kaj ĉion tion ĉi oni

devas ne sole ellerni kaj konservadi en la memoro, sed konstante memori, kia

vorto ˆsanˆgiˆgas laŭ la regulaj deklinacioj aŭ konjugacioj kaj kia laŭ la malregulaj

kaj laŭ kia nome de tiuj ĉi regulaj aŭ malregulaj tabeloj la donita vorto

ˆsanˆgiˆgas. La ekposedo de ĉio tio ĉi postulas inferan paciencon, multegon da

tempo kaj konstantan senĉesan ekzerciˆgadon. Dume lingvo arta anstataŭ tiu

ĉi tuta ˆ haoso, kiu postulas tutajn jarojn da pacienca laborado, donas al vi

sole nur 6 vortetojn “i, as, is, os, us, u”, kiujn vi povas perfekte ekposedi en

la daŭro de kelke da minutoj kaj kiujn vi jam neniam forgesos kaj neniam

konfuzos. Vi kun mirego demandas: “Kiel tio ĉi estas ebla?” Jen, tre simple:

Esperanto diras al vi, ke deklinacioj tute estas bezonaj neniaj, ĉar ili plene

anstataŭiˆgas per la prepozicioj, kiujn ni ja sen tio uzas, kaj en la konjugacioj

ne sole sufiĉas unu tabelo por ĉiuj verboj, sed eĉ por tiu ĉi tabelo tute

sufiĉas, se ˆgi enhavas en si (krom participoj, prezentantaj apartan formon)

sole nur 6 finiˆgojn, nome: por la tempoj estanta, estinta kaj estonta kaj por

la modoj sendifina, kondiĉa kaj ordona. Vi certe en la unua minuto ekpensos,

ke dank’ al tiu ĉi malgrandega tabelo da konjugacioj la lingvo perdas sian

flekseblecon? Tute neniel: konatiˆgu kun la lingvo arta, kaj vi ekvidos, ke ˆgia

konjugacio esprimas ĉiujn nuancojn de la penso senkompare pli bone kaj pli

precize, ol la plej komplikitaj kaj konfuzitaj tabeloj de la lingvoj naturaj, ĉar

la arta lingvo forˆjetis ne tion, kion la lingvo bezonas, sed nur tion, kio prezentas

en ˆgi absolute superfluan kaj tute al nenio servantan balaston. Efektive,

por kio ni bozonas apartan serion da finiˆgoj por ĉiu persono kaj nombro, kaj

al tio ĉi en ĉiu tempo kaj en ĉiu modo apartan novan serion da tiuj ĉi finiˆgoj,

se ĉiuj tiuj ĉi finiˆgoj estas ja tute superfluaj, ĉar la pronomo, kiu staras antaŭ

la verbo, jam tute sufiĉe montras ˆgian personon kaj nombron?

La ortografio en la plimulto da lingvoj (kaj al tio ĉi la plej multe ˆguste

en tiuj lingvoj, kiuj la plej multe havas da ˆsancoj por esti elektitaj kiel internaciaj)

prezentas veran krucon por la lernanto: en unu vorto la donita

litero estas elparolata, en alia ˆgi ne estas elparolata aŭ estas elparolata alie,

en unu vorto la donita sono estas skribata tiel, en alia vorto alie. . . Tutajn

jarojn devas uzi franco aŭ anglo por tio, ke li ekpovu regule skribi en sia

patra lingvo! Radikale ˆsanˆgi tiun ĉi ortografion estas absolute ne eble, ĉar

tiam grandega multo da vortoj, kiuj diferencas unu de alia aŭ neniel, aŭ nur

per ia apenaŭ rimarkebla nuanco en la elparolado, fariˆgus en la skribado tute

nediferencigeblaj unu de alia. La lingvo arta donis al ĉiu sia litero klaran,

severe difinitan kaj ĉiam egalan elparoladon, kaj dank’ al tio en la lingvo arta

la demando de ortografio tute ne ekzistas, kaj jam post, kvarono da horo da

sinokupado je la arta lingvo (t. e. simple post la konatiˆgo kun ˆgia plej simpla

alfabeto) ĉiu skribos en ˆgi diktaton tute senerare, dum en lingvo natura li

atingos tion ĉi nur post tutaj jaroj da malfacila kaj enua laborado.