27.04.2013 Views

ESPERANTO

ESPERANTO

ESPERANTO

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

134 ĈAPITRO 5. EL LA VIVO KAJ SCIENCOJ

bone, ol ekzemple la Berlinano la Londonanon aŭ la Parizano la Holandanon.

La naturo de la diversaj dialektoj de ˆ Hinujo havas nenion komunan kun

la “patois” aŭ la simpla “dialekto de la ordinara vivo”: ili estas parolataj

de la plej altaj statoj, kiel ankaŭ de la simpla popolo, de la instruituloj,

kiel ankaŭ de la malklera amaso, de la oficisto, kiel ankaŭ de la “kuli”. La

dialekto estas aparta lingvo, unu el la multaj kaj tre malsamaj inter si lingvoj,

kiujn oni trovas en ˆ Hinujo. Estas vero, ke ili estas parencaj inter si kaj

trovas sin inter si reciproke en tia sama rilato, kiel ekzemple la araba al la

hebrea, sira kaj aliaj semitaj lingvoj, aŭ kiel la germana al la angla, holanda,

dana, sveda k. t. p. Tiujn ĉi multegajn “dialektojn” oni povus laŭ la

“Orient-Azia Blojdo” dividi en la sekvantajn ok ĉefajn klasojn: la Kantona,

Hakka, Amoja, Svatana, ˆ Sanˆ haja, Ningpoa, Hajnana kaj Mandarina. El

tiuj ĉi lingvoj la lasta estas la plej juna; tio ĉi renversas la tre vastigitan

opinion, ke la Mandarina dialekto estas la lingvo de ˆ Hinujo kaj ke la ceteraj

lingvoj estas nur dialektoj. La Kantona lingvo pli ol la Mandarina estas

simila al la antikva lingvo de ˆ Hinujo, kiu estis parolata antaŭ ĉirkaŭ 3000

jaroj. La plej multe vastigita lingvo estas la Mandarina, kiu en tia aŭ alia

formo estas parolata en dek kvar aŭ dek kvin el la dek naŭ provincoj, en

kiujn ˆ Hinujo estas dividita. Malgraŭ la diversaj dialektoj oni povas per la

lingvo Mandarina komprenigi sin ĉie, kie tiu ĉi lingvo estas parolata. Se

oni kalkulos, ke la loˆgantaro de ˆ Hinujo estas 360 000 000, oni povas diri, ke

ĉirkaŭ 300 000 000 el ili parolas la lingvon Mandarinan.

Ĉiuj mandarinoj

devas koni tiun ĉi lingvon, kaj ĉiuj, kiuj ˆgin ankoraŭ ne parolas, devas ˆgin

lerni. La aliaj lingvoj de ˆ Hinujo estas parolataj de pli malgranda nombro

da homoj, tamen en ĉia okazo tiu ĉi nombro estas ankoraŭ sufiĉe granda.

Tiel ekzemple ĉirkaŭ 20 milionoj parolas la lingvon Kantonan en tiu aŭ alia

formo. La enkonduko de unuforma lingvo en ˆ Hinujo anstataŭ la multegaj tiel

nomataj dialektoj estas, almenaŭ por la plej proksima tempo, ankoraŭ nur

revo. Antaŭ ĉirkaŭ 200 jaroj la imperiestro Kang-Hi ordonis aranˆgi por tiu

ĉi celo en diversaj partoj de la regno lernejojn, tamen la plano donis nenian

rezultaton. Ke ˆ Hinujo en la estonteco havos ian unuforman lingvon, estas

tamen tre kredeble, kaj la lingvo Mandarina kredeble fine fariˆgos la regna

kaj nacia lingvo de la tuta Ĉiela Imperio.

Kiel elrigardas la norda poluso? La Amerika astronomo Jonson, supozante,

ke la ekspedicio de Nansen havos sukceson, priskribas la aperojn, kiujn

vidos la esplorantoj sur la norda poluso. Tiel, ekzemple, la taga lumo daŭros

sen interrompo de la 21 de Marto ˆgis la 22 de Septembro, la tuta resta parto

de la jaro konsistos el malluma nokto, simila al niaj aŭtunaj noktoj. La steloj

estos vidataj, sed Nansen ne vidos ilian leviˆgon nek malleviˆgon. Ĉirkaŭe

regos silento premanta. Poste en tiu ĉi maro glacia komenciˆgos ventegoj kaj

huraganoj. Inter senlima mallumo oni aŭdos la bruadon de ventegoj, ˆgemojn,

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!