27.04.2013 Views

ESPERANTO

ESPERANTO

ESPERANTO

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

126 ĈAPITRO 5. EL LA VIVO KAJ SCIENCOJ

en preciza konsento.”

[K. Huebert.]

La homa voĉo. D-ro Delaunay en antaŭ nelonge publikigita laboro pri la

homa voĉo esprimas la konvinkon, ke la antikvaj loˆgantoj de Eŭropo estis

tenoroj. La nunaj iliaj posteuloj estas baritonoj, iliaj nepoj posedos voĉon

basan. La racoj pli malaltaj, kiel ekzemple negroj k. t. p., havas voĉon pli

altan, ol la blankaj. La homa voĉo kun la tempo ĉiam fariˆgas pli malalta;

tiel ekzemple tenoro deksesjara povas en la dudekkvina jaro de la vivo fariˆgi

baritono kaj en la tridekkvina — baso. La blonduloj havas voĉon pli altan,

ol homoj kun haroj mallumaj; la unuaj havas ordinare voĉon sopranan kaj

tenoron, la lastaj — kontralton kaj bason. La tenoroj estas pli maldikaj, la

basuloj pli larˆgaj kaj fortaj. Homoj pensantaj kaj inteligentaj havas pleje

voĉon malaltan, sed malmulte pensantaj kaj supraˆjemaj — altan. La voĉo

antaŭ la tagmanˆgo estas pli alta, ol post la tagmanˆgo. Singardaj kaj prudentaj

kantistoj evitas, kiel oni scias, trinkojn alkoholajn, precipe la tenoroj;

basuloj povas ilin ˆgui, kiom ili volas. Tenorojn oni pli renkontas en la landoj

sudaj, kaj en la nordo — pli da basoj; tiel ekzemple laŭ la vortoj de Delaunay

ĉiuj gloraj francaj tenoroj elvenis el la suda Francujo, dum ĉiuj basuloj — el

la departementoj nordaj.

Maso por kungluado de marmoro, gipso, porcelano k. t. p. Preni da estingita

kalko pulvorigita 100 gramojn, da ovoblanko bone batita 10 gramojn kaj

da aluno pulvorigita 12 gramojn; miksi ˆgin, bone disfrotante, kaj ricevinte

specon de nedensa pasto, ˆsmiri per ˆgi la randojn, kiujn oni volas kunglui,

kunpremi ilin forte kaj lasi tiel en la daŭro de 48 horoj. Aldoninte al tiu ĉi

miksaˆjo pli da ovoblanko aŭ da gluo solvita en nafto, por ˆgin pli maldensigi,

oni povas ˆgin uzi por laki vazojn kaj diversajn objektojn, por fari ilin netramalsekiˆgaj.

Kartono, tiel lakita, fariˆgas malmola, kiel ligno. ˆ Sipetoj, lakitaj

per tiu ĉi maso, estas belaj kaj fortikaj; tiel same ankaŭ kuvoj kaj aliaj lignaj

vazoj kaj ankaŭ vazoj argilaj, uzataj por konservado de grasoj kaj fluidaˆjoj.

Ĉu lakto estas kun akvo, oni povas sciiˆgi en la sekvanta maniero: bone

poluritan trikilon (trikkudrilon) oni trempas en profundan vazon da lakto,

tuj ˆgin elprenas returne kaj tenas ˆgin rekte malsupren. Se la lakto estas pura,

tiam guto da lakto restos pendanta sur ˆgi; sed se eĉ tre malgranda kvanto da

akvo estis verˆsita en la lakton, tiam nenia guto pendos sur la trikilo.

Serĉistoj de postesignoj en Hindujo formas apartan kaston. En kelkaj

lokoj de la orienta Hindujo, precipe super la bordoj do Gango kaj Hindo, la

bruto prezentas la ĉefan riĉecon de la loˆgantoj; tial ankaŭ ˆstelado de ĉevaloj

kaj bovoj estas tie tre ofta. Sed tie al la posedantoj de brutaroj alportas

helpon la serĉistoj de postesignoj. Kiel preskaŭ ĉiuj okupoj en Hindujo, tiel

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!