27.04.2013 Views

ESPERANTO

ESPERANTO

ESPERANTO

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

116 ĈAPITRO 4. RAKONTOJ

Fanny foriris. Stella sidis kun mallevitaj okuloj, Felsen staris malvarmega

kaj apogis sin al la dorso de unu seˆgo. Stella levis la kapon kaj diris kun

devigita trankvileco:

— Sidigu vin, sinjoro Felsen.

— Mi dankas.

— Diru al mi, ĉu ni parolos pri la vetero kaj blovo, aŭ ĉu ni estos sinceraj?

— Kiel al vi plaĉos.

— Nu, lasu nin esti sinceraj. Vi min abomenas, ne vere?

— Lasu nin unue konsenti, ke mi vin ne adoras, mia fraŭlino. Se mi vin

komprenis ˆguste, vi timas min pli kiel adoranton, ol kiel malamikon.

— Sed tiam mi juˆgis ne konante. Nun, kontraŭe. . . kontraŭe. . .

— Nun, vi min konas egale malbone.

— Jes, vere, sed. . .

— Sed?

— Sed. . .

— Ĉu vi estos efektive sincera, fraŭlino?

— Mi deziras nenion pli volonte.

— Sed, trovinte, ke mi estas sufiĉe malhonta ne tuje fali sur miajn genuojn,

vi eble havus la deziron meti min venkitan ĉe viaj piedoj, por poste

havi la plezuron — min forpuˆsi.

— Sinjoro leŭtenanto! ekkriis Stella vive kaj levis sin de sia seˆgo.

— Ĉu la gesinjoroj ion deziras? eksonis murmuretanta voĉo post ˆsi. ˆ Gi

estis la melankolia kelnero Olsen, kiu, enirinte senbrue, nun staris tie kun

kapo klinita kaj kun porcio da glaciaˆjo en la mano.

Stella reˆjetis sin sur la seˆgon kaj kaˆsis sian vizaˆgon en la manoj.

— Ne, iru nur!

— Mi alportis nur tiun ĉi glaciaˆjon al sinjorino Breine.

— Metu ˆgin tie ĉi sur la tablon kaj alportu al mi ankaŭ unu porcion, diris

Georgo senpacience. Mi bczonas min iom malvarmetigi, li murmuretis al si

mem.

— Tuj, sinjoro, tuj! Nenion alian, sinjoro?

— Ne.

Stella sidis daŭrige kun sia buklita Titus-kapo en la manoj, ˆsia blanka kolo

estis fleksita, kaj parto de la delikate formita orelo rigardetis el la grandaj

salmokoloraj rozoj, kiuj estis alfortikigitaj sur ˆsia ˆsultro. Georgo sentis, ke li

estis tro kruda.

— Fraŭlino!

ˆSi relevis la kapon kun la malnova fiera esprimo en la mallumaj okuloj.

— Ĉu vi havas ankoraŭ ion nediritan?

— Mi estis tro ekflamiˆga, mi estis rapidema, mi volus nur. . .

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!