Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
समपादकीय – Vortoj de la redaktintoj 11

laborgrupon, konsistanta el Narendra Raj Bhattarai, Jacob

Nordfalk, Razen Manandhar, Poshraj Subedi kaj Phillip Pierce,

kiu kunlaboris dum pli ol unu jaro por fari la finan rezulton.

La vortaro enhavas 7071 kapvortojn kaj iliajn plej facilajn kaj

rektajn signifojn en Esperanto. Ni kredas ke la vortaro ludos

utilan rolon kiel helpilo por esperantistoj en Nepalo kaj aparte

por ĝiaj gelernatoj. Ni esperas ke nia klopodo helpos malfermi

la pordon por nepalanoj kiuj volas studi kaj uzi la lingvon kaj la

eksterlandanoj kiuj volas scii ion pri Nepali per Esperanto. Ni

tre ĝojos se nepalanoj povos enkonduki Nepalon al eksterlando

kaj ankaŭ se eksterlandanoj povos koni Nepalon helpe de tiu ĉi

vortaro.

Ni dankas al estraroj de Nepala Esperanto-Asocio kaj ĉiuj ĝiaj

membroj, kiuj helpis realigi la vortaron ĝis ĝia nuna stato.

Simile, ni estas dankaj al tiuj eksterlandanoj kiuj subtenis nian

laboron, inter kiuj, ni mencias s-ro Hori Jasuo, s-ro Lee

Jung-kee, s-ro Tadacuna Nomra, s-ro Kim Young Jin, s-ro

Walter Kobelt kaj s-ino Franciska Reisel. Krome ni dankas al

Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) pro

ĝia financa subteno por eldoni ĝin.

Ni dankas al Kiran Shakya pro tajpado, al Madan Puraskar

Pustakalaya (http://mpp.org.np) pro transformo de Nepali tiparo

al unikodo kaj Heidel Press pro la presado.

Ni petas ke vi, la uzantaro, atentigu nin pri eraroj kaj ĝenaĵoj de

tiu ĉi vortaro. Tio helpos nin plibonigi eventualan duan eldonon.

Elektronika versio de la vortaro estas senpage havebla ĉe la

adreso: http://nespa.saluton.dk/vortaro