You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
ایپمزادشان بهار 1392

Libroprezento

Tiu ĉi libro estas frukto de internacia kunlaboro en kiu mi ankaŭ partoprenis. La libro baziĝis sur

romano "Kim Van Kieu" de Thanh de Tam Tai Nhan, ĉina verkisto. Nguyen Du, vjetnama poeto,

faris poemaron "la rakonto pri Kjeŭ" laŭ tiu romano. En la poemaro, personaj kaj geografiaj nomoj

estas ĉinaj sed la pensoj kaj sentoj estas vjetnamaj. Tiu ĉi verko estas la plej granda vjetnama

literaturaĵo kun 3254 versoj. Oni povas diri ke tio estas Ŝahname de vjetnamoj. La libro estas tiom

grava en la ĉiutaga vivo de vjetnamoj ke oni uzas ties personojn kiel simbolojn: bela kiel Thuy Kieu

(Kjeŭ), ĵaluza kiel Hoan Thu, perfida kiel Ho Ton Hien, kaj aliaj. La poemaro estas tradukita al

multaj lingvoj, eĉ kelkfoje.

30

30

Internacia grupo: Supre maldekstere, Baldur Ragnarsson; supre dekstere, Gerit Berveling; malsupre

dekstere, Renato Coresetti; kaj malsupre maldekstere, Keyhan Sayadpour.

Esperantan tradukon faris Le Cao Phan. Li jam tradukis ĝin al la anglan kaj francan. Eksa

prezidanto de UEA, s-ro Renato Corsetti aprobis ĝin en 2006 sed petis ties plibonigon. Le Cao

Phan plibonigis kun helpo de Vjetnama Esperanto-Asocio. En la jaro 2011, estiĝis internacia

laborgrupo por revizii ĝin. Tio inkluzivis fari necesajn ŝanĝojn, kaj taŭgajn rimojn kaj ritmojn, kaj

finredakti ĝin. Baldur Ragnarsson, 82-jaraĝa islanda literaturisto, prezidis la grupon. Li faris la plej

multan laboron kaj finredaktis la libron. 71-jaraĝa Renato Coresetti havis la duan rolon, li ankaŭ

estis la kunordiganto de la grupo per e-poŝto. Gerit Berveling, 68-jaraĝa nederlandano, estis

grupano sed pro malsano helpis malmulte. Mi reviziis preskaŭ kvinonon de la libro, ĝuste tiom

kiom mi promesis komence. Usonano Russ Williams ne reviziis sed lia komputila program kiu

kontrolis ritmojn, multe helpis. La vjetnama grupo konsistis el Nguyen Thi ngoc Lan (lingvaj

aferoj), Nguyen Thi Phuong Mai (lingvaj kaj teknikaj aferoj), Nguyen Xuan Thu (administraj aferoj),

printempo 2013