Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Influoj de gepatra lingvo 7

disigo, nur en la senco ke sintagmo tie ĉi rilatas nur al la sintagmo situanta

profunde en la arbstrukturo, nome: tiu, kiu estas superregata de la verba sintagmo.

2

Diagramo 1. Arbstrukturo indikanta la du specojn de disigo.

2 Ŝajnas, ke ankoraŭ ne estas determinite pri tio, ĉu troviĝas iuj principoj kiuj limigas movadon

de elementoj ankaŭ en esperanto same kiel en la angla. Eĉ Oostendorp (1991:11) ne mencias

tiun ĉi problemon, escepte de tio, ke li ne akceptas kiel gramatikan la frazon, Kanguruon mi batos

tiun, en kiu kanguruon estas disigita de la substantiva sintagmo, tiun (kanguruon) kaj moviĝas al

la kapo de la frazo same kiel la frazo (2-b). Kalocsaj & Waringhien (1985:274) kontraŭe akceptas

la frazon Mi estas certa, ke brilan vi havos sukceson. Tiuj ĉi du frazoj estas samspecaj en sintaksa

strukturo almenaŭ en tio, ke konstituanto situanta profunde en la arbstrukturo moviĝas el ĝi

supren. Ili tial postulas al lingvistoj plenumi necesajn analizojn por precizigi gramatikecon de la

frazoj. Wells (1978) kaj Komatsu (1996) diskutas ĉi tiun specon de frazoj kadre de genera gramatiko,

tamen ili ne donas sintaksan analizon precizigitan pri tio, kien en la sintaksa arbstrukturo la

disigita frazelemento moviĝas, nek pri tio, ĉu ekzistas en esperanto iuj sintaksaj kategorioj kiuj

malpermesas tian disigon. Vd. noton 10.