You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
Esperantologio / Esperanto Studies 3 (2005), 5 39

Influoj de gepatra lingvo sur la lernadon de

esperanto: psikolingvistika esploro

Hiroshi Nagata kaj Renato Corsetti

Resumo. Tiu ĉi studo esploras la influojn de gepatra lingvo sur la lernadon

de esperanto pere de du taskoj: juĝado de akceptebleco de frazoj kaj libera

priskribado de bildo. Partoprenis entute 111 parolantoj el anglalingvanoj, perslingvanoj,

hungarlingvanoj kaj ruslingvanoj, malsamaj je la sperto en esperanto:

komencantoj, progresantoj kaj spertuloj. Testitaj fraztrajtoj estis tri-specaj:

tiaj, kiuj inkludis sintagmo-konservantan disigon (Grandan hundon renkontis la

knabo sur la strato.), tiaj, kiuj inkludis sintagmo-rompantan disigon (Grandan li

akiros sukceson.) kaj tiaj, en kiuj mankis kromvorto (Mi rakontos kion mi vidis.).

Tiuj ĉi transformitaj frazoj estis parigitaj respektive kun siaj bazaj frazoj: tiaj,

kiuj ne inkludis sintagmo-konservantan disigon (La knabo renkontis grandan

hundon sur la strato.), tiaj, kiuj ne entenis sintagmo-rompantan disigon (Li akiros

grandan sukceson.), kaj tiaj, kiuj inkludis kromvorton (Mi rakontos tion, kion mi

vidis.). Ĉefaj trovaĵoj estis: (1) diferenco de juĝado inter la bazaj kaj la transformitaj

frazoj okazis depende de tio, ĉu la gepatra lingvo permesis aŭ ne permesis

la kritajn fraztrajtojn. Tio ĉi okazis speciale ĉe komencantoj el perslingvanoj,

hungarlingvanoj kaj ruslingvanoj, kiam ili juĝis frazojn kiuj inkluzivis la

du tipojn de disigo. (2) La diferenco malgrandiĝis proporcie al spertiĝo en

esperanto. Tio ĉi estis plej rimarkebla ĉe perslingvanoj kaj hungarlingvanoj,

kiam ili juĝis la sintagmo-konservantajn frazojn. (3) Spertuloj el la kvar lingvanoj

donis preskaŭ samnivelan juĝadon precipe al la frazoj rilatantaj al la du

specoj de disigo. (4) Liberaj priskriboj, akiritaj precipe ĉe hungarlingvanoj kaj

ruslingvanoj, konsistis el frazesprimoj, kiuj estis kreitaj laŭ la gramatiko de iliaj

gepatraj lingvoj prefere ol statistike plej oftaj frazesprimoj ĉirkaŭantaj la skribantojn.

La trovaĵoj indikas la grandan influon de gepatra lingvo sur la lernadon

de esperanto. Ili ankaŭ indikas la influon de sperto pri la lingvo sur la juĝadon

de akceptebleco de frazoj.

Ĉiuj esperantoparolantoj, escepte de tiuj malmultaj kiuj denaske akiris

esperanton kiel unuan lingvon, lernas ĝin kiel duan lingvon. Ili do

eklernas esperanton post kiam ili pli aŭ malpli plene posedis sian gepatran

lingvon. Tio signifas, ke trajtoj de la gepatra lingvo facile influas lernadon

de la dua lingvo, ĉi-kaze esperanto. Tiaj trajtoj sendube inkluzivas tiujn de

fonetiko, vortofarado kaj frazkonstruado. Plue okazas influoj de la unua