You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
26 Hiroshi Nagata kaj Renato Corsetti

Al tiu grupo oni povas aldoni ankaŭ la jenan frazon, kiu havas komplementon

en la unua pozicio:

“el la bakejo elvenas virino nun”

SOV:

“la virino florojn transportas”

“kiu multajn varojn aĉetis”

“pri kiu mi skribi ne volas”

La lasta esprimo inkludas sintagmo-rompantan disigon.

Aliaj:

“kaj en la dekstra mano paperoj estas”

“balaajˆkeston forlokumis la oni”

“fermoplaton apogis al la stratorando la oni”

“li malfruas, ĉi tial estas la virino kolera”

Inter la aliaj estas aparte rimarkindaj la jenaj:

“balaajˆkeston forlokumis la oni”

“fermoplaton apogis al la stratorando la oni”

kiuj estas de hungara komencanto, kiu donas difinitecon al la subjekto oni per

la artikolo la.

2.2.5. Apartajˆoj

En la tekstoj estas troveblaj ankaŭ esprimoj, kiuj venas de la gepatra lingvo de

la verkinto. Ĝenerale temas pri laŭvortaj tradukoj, kiuj ne funkcias je internacia

nivelo. Persa spertulo uzas la frazon:

“... la arboj daŭrigas verda(n) sian verdecon”

kies senco estas

“la arboj plu estas verdaj”.

Kvankam teorie ebla tiu frazo evidente impresas kiel io nekutima. Rusa spertulo

diras: “... (li) ... kaptas kornikojn buŝe”. La senco, klara el la kunteksto,

estas:

“... li ne atentas tion, kio estas okazanta/ li gapas antaŭ si”.

Tamen la metaforo ne ŝajnas tuj komprenebla ĝenerale. Ĝi venas el la rusa

dirmaniero kaptadi kornikojn ‘fari ion malatente’.

Rusaj spertuloj uzas kelkajn fojojn la esprimojn:

“okaziĝi sub aŭto”

“ambaŭ okazas sur la tero”

kies signifo laŭ la kunteksto estas: ‘fali sub aŭtomobilon’, ‘esti surveturata de

aŭtomobilo’ kaj ‘fali pro akcidento sur la grundon’ pro la rusa falsa amiko

okazat’sja ‘montriĝi, hazarde esti, fali, trafi’.

Angla komencanto tre ĉarme laŭvorte tradukas: “neniu biciklo-rajdanto

estas paganta atenton” kun la signifo: ‘neniu biciklanto estas atentanta’ kaj

“havas kelkajn ajˆojn por aĉeti” kun la signifo: ‘devas aĉeti kelkajn ajˆojn’.