Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
22 Hiroshi Nagata kaj Renato Corsetti

Diagramo 11. Juĝita akcepteblo pri frazoj kun sintagmo-konservanta

kaj sintagmo-rompanta disigoj (spertuloj).

kun sintagmo-konservanta disigo kaj kun sintagmo-rompanta disigo kaj pri

la uzo de kromvortoj.

Ni preteratentas, en ĉi tiu analizo, la kutimajn erarojn de komencantoj, kiuj

troviĝas ĉe ĉiuj el la testitaj komencantoj. Ni ankaŭ preteratentas nesistemajn

erarojn pri aliaj gramatikaj punktoj (ekzemple: uzo de la tempoj de la verboj

en dependaj frazoj).

El la metoda vidpunkto ĉi tiu analizo povas esti kritikata, ĉar ĝi sekvas la

tradician analizon de la eraroj, kiu estis komuna jam en la 50-aj jaroj (Lado

1957). Tamen ni, kaj multaj aliaj, rimarkigas, ke ekzistas ankaŭ serio de eraroj,

kies fonto estas la unua lingvo de la lernantoj. Oni povas kiel ajn diskuti pri

la ekzisto aŭ neekzisto de reguloj de Universala Gramatiko (Bettoni 2001), pri

la rekta aŭ nerekta alirebleco de tiuj reguloj fare de la lernantoj (Pienemann

1989). Restas faktoj, kiuj estas malfacile klarigeblaj alimaniere.