You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
20 Hiroshi Nagata kaj Renato Corsetti

Diagramo 8. Juĝita akcepteblo pri frazoj kun kromvorto (spertuloj).

Diagramo 9. Juĝita akcepteblo pri frazoj kun kromvorto.

spertuloj emis doni pli altan akcepteblecon al la bazaj frazoj ol komencantoj,

kvankam la du grupoj de hungarlingvanoj donis samnivelajn akcepteblecojn

al la transformitaj frazoj. Kontraste, ruslingvaj spertuloj emis doni malpli

altan akcepteblecon al la transformitaj frazoj ol ruslingvaj komencantoj, dum

ne troviĝis tia tendenco kiam ili juĝis la bazajn frazojn.

Diagramo 10 sur p. 21 prezentas rezultojn ĉe tri grupoj de partoprenantoj

el hungarlingvanoj kaj ruslingvanoj. Efikoj pro Lingvogrupo, F 1 (1, 66) = 6,27,

p < 0,05, F 2 (1, 90) = 10,33, p < 0,001, kaj pro Versio de Frazoj, F 1 (1, 66) =

36,49, p < 0,001, F 2 (1, 90) = 22,56, p < 0,001, estis tiel samdirekte signifaj kiel

skribite en la supra paragrafo pri la du lingvoj. Krome, la efiko de Sperto estis

signifa, F 2 (2, 90) = 3,16, p < 0,05, tiel ke progresantoj (mezvaloro = 1,76)

donis pli altan akcepteblecon ol komencantoj (mezvaloro = 2,00). Apartaj

analizoj faritaj laŭ la apartaj lingvanoj montris, ke hungarlingvaj progresantoj