Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
10 Hiroshi Nagata kaj Renato Corsetti

En la nuna studo, al la partoprenantoj ni donas du taskojn: unu estas

juĝado de akceptebleco de esperantaj frazoj kaj la alia estas libera priskribado

de bildo. La frazoj donotaj en juĝado de akceptebleco konsistas el du

versioj de frazoj. Unuj estas bazaj, en la senco ke ili ne inkludas disigon de

sintagmo, aŭ inkludas la kromvorton, kaj alia estas transformitaj frazoj, en la

senco ke ili enhavas disigon de sintagmo aŭ ne enhavas la kromvorton. Ni

testos sekvantajn hipotezojn per la du taskoj.

(1) Diferenco de juĝado inter la du versioj de frazoj, bazaj kaj transformitaj,

okazos ĉe partoprenantoj depende de tio, ĉu ilia gepatra lingvo permesas

aŭ ne permesas la trafajn fraztrajtojn;

(2) La diferenco varios depende de sperto en esperanto, nome: ju pli spertaj

estos la parolantoj en esperanto, des pli malgrandiĝos la diferenco inter

la bazaj kaj la transformitaj frazoj;

(3) La diferenco inter la parolantoj de la kvar lingvoj estos pli malgranda

ĉe spertuloj ol ĉe komencantoj. Nome, sperto pri esperanto ebligos al

lingvanoj alpreni pli-malpli similan nivelon de juĝado kiam ili juĝas

akcepteblecon de frazoj;

(4) Ankaŭ en priskribado de la bildo, uzado de frazoj kiuj entenas la trafajn

fraztrajtojn varios en ofteco depende, unuflanke, de la lingvo, kiu permesas

aŭ ne permesas iun aŭ alian fraztrajton, kaj depende aliflanke de

sperto pri esperanto.

1. Metodo

1.1. Partoprenantoj

Partoprenis entute 111 personoj el la kvar malsamaj lingvoj: 14 anglalingvanoj,

25 perslingvanoj, 33 hungarlingvanoj, kaj 39 ruslingvanoj. Tabelo 2 prezentas,

laŭ lingvotipo kaj tri niveloj de sperto en esperanto, la nombron de

partoprenantoj kune kun iliaj mezaĝoj kaj spertoj.

1.2. Stimulaj frazoj

Estis du aroj de stimulaj testfrazoj, trafaj kaj senrilataj. La trafaj frazoj konsistis

plue el tri malsamaj specoj de frazstrukturo. La unua speco de frazoj

enkorpigis en si sintagmo-konservantan disigon; la dua enhavis sintagmorompantan

disigon; kaj la lasta kromvorton. Ni pretigis du versiojn de frazoj

pri ĉiu el la tri specoj de testfrazoj. Unuaj estis tiuj frazoj kiuj inkluzivas unu

el la fraztrajtoj supre menciitaj, t.e. sintagmo-konservanta disigo, sintagmorompanta

disigo kaj kromvorto, dum aliaj konsistis el tiuj kiuj ne inkluzivas

ilin. La apendico enlistigas ĉiujn testfrazojn uzitajn en la nuna esploro.