IPR 2004/1 - ILEI
IPR 2004/1 - ILEI
IPR 2004/1 - ILEI
You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
La Estraro kunsidis en Beogrado

Inter la 5-a kaj la 8-a de decembro 2003 la ILEI-Estraro kunsidis en

Beogrado. Tiam estis vasta tagordo konsiderenda kaj la tempo vere

malabundis por ĉio. Jen resumo de kelkaj el la punktoj traktitaj tiam.

Rilate al la ILEI-eldonaĵoj, pri IPR estis la decido ke la Redaktoro kaj

Vicredaktoro estu rekonataj kiel Redakta Komitato. IPR havos ankaŭ

Sciencan Komitaton por taksado de la artikoloj venintaj kiel kontribuaĵoj.

Ĝ i funkcios laŭ eble baldaŭ . ’Juna Amiko’ montris pozitivan evoluon en la

jaro 2003 kaj oni komencis analizi planojn pri hibrida eldono de la revuo

(reta kaj papera) ekde la jaro 2005. Estis akceptita ankaŭ la iniciato de

UEA pri reeldono de la Gvidlibro de la Internaciaj Ekzamenoj de

ILEI/UEA kun plibonigoj en la teksto.

Pri projektoj en kiuj ILEI kunlaboras, Hokan LUNDBERG informis pri

‘Flugiloj de Malfacila Vento’ kaj ĉar la temo de Interkulturo paralele

kunsidis, eblis aŭ di detalan raporton de Katja IGNATIEVA pri la paŝoj

antaŭ en de tiu projekto kaj pri la planoj por la estonto.

La varbkampanjo progresas, aparte en Brazilo kaj Britio. ILEI efektive

bezonas altigon de sia membronombro kaj en ĉi tiu kampanjo la laboro de

la Sekciestroj kaj Reprezentantoj de ILEI estas aparte grava kaj bezonata.

Rilate al konferencoj, estis decidite esplori la eblecon konferenci en

Litovio en la jaro 2005 kaj en Italio en 2006.

Analizante la trijaran laborplanon la Estraro konstatis la mankon de

interna forto por kovri la kampon de Informado kaj la bezonon trovi

komisiiton por tio. Tiel, do, sinproponoj de motivitaj membroj estas

bonvenaj.

Pri kelkaj el la traktitaj punktoj la Estraro decidis lanĉi skriban

voĉdonadon ĉe la Komitato, interalie pri la elekto de nova kasisto kaj pri

nova kotizkategorio. Pri tio vi legos apartan mencion en ĉi tiu numero de

IPR.

Atilio ORELLANA ROJAS, Sekretario

Subtenu la refortigon de nia membraro! Tenu nian Ligon internacia.

Donacu al la koleghelpa kaso, por ke ni akceptu membrojn por 2004 kiuj

mem ne povas pagi la kotizon. Liveru mem nomon aŭ nomojn, aŭ lasu al

ni elekti el la dezirantoj. Pri manieroj donaci, legu sur la tria kovrilpaĝo!

IPR 04/1‣3

PDF created with FinePrint pdfFactory trial version http://www.fineprint.com