83-3/2011 - IKUE

83-3/2011 - IKUE 83-3/2011 - IKUE

19.06.2013 Views

van Beethoven en la kastelo de Hradec en la jaroj 1806 kaj 1811. Muzikŝatantaj grafoj Karlo kaj Maŭrico (Mořic) Lichnovský subtenadis eminentajn siatempajn muzikistojn, kun kiuj ili renkontiĝadis sur la imperiestra kortumo en Vieno. Tiel do estis gaste en la kastelo en la jaroj 1846 kaj 1848 Ferenc Liszt, kaj laŭ ne tute certa tradicio en la jaro 1828 verŝajne ankaŭ itala virtuozo Niccolò Paganini. En la unua vizito de Beethoven en la jaro 1806 ekestis konflikto inter la komponisto kaj la grafo Karlo Lichnovský. La grafo devigis la genian muzikiston al muzikludo antaŭ francaj oficiroj kaj Beethoven tiam proteste kontraŭ okupacio de sia lando fare de Francio rifuzis. Indigne li forlasis ankoraŭ tiunokte la kastelon postlasinte al la grafo Lichnovský fame konatan leteron, en kiu li skribas: „Fürst, was Sie sind, sind Sie durch Zufall und Geburt. Was ich bin, bin ich durch mich. Fürsten hat es und wird es noch Tausende geben, Beethoven gibt´s nur einen!“ („Grafo, kio estas vi, vi estas verko de hazardo kaj nasko. Kio estas mi, mi estas mem de mi. Da grafoj estas kaj estos ankoraŭ miloj, Beethoven estas nur unu!“). Sur la altaĵo antaŭ la kastelo maldekstre situas bele prizorgata paroĥa preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo, kiu ankaŭ estas 80 vizitinda por preĝo kaj mallonga meditado en agrabla senbrua atmosfero de la pasinta sortoplena historio de la loka regiono. Per rememoro pri mia vizito de Silezio mi volas al la legantoj de bela revuo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio Dio Benu memorigi tiun konsiderindan, belegan moravia-silezian regionon de nia lando, konvenan por vizito, por familia aŭ privata ekskurso al la regiono kun riĉa historio, belaj monumentaĵoj interne de la kastelo kaj ankaŭ en la kastela parko eĉ kun bona gastronomio. La urbo Hradec nad Moravicí estas facile atingebla, situanta sur ĉefa ŝosea arterio el Fulnek al Opava, ankaŭ pertrajne facile atingebla el fervojstacio Opava-Východ kontraŭ fluo de la rivero Moravice. Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo Mi deziras al vi tiel belan ekskurson kun sennuba ĉielo kaj same belaj travivaĵoj, kiel mi ilin alveturigis hejmen el Hradec kaj Opava. Václav Nosek

ANGULETO DE LA EKLEZIA HUMURO prizorgata de frato Max Kašparů Kiu disrompis la tabelojn de Dekalogo? Enkonduko: Laŭ la Biblio (Malnova Testamento) Moseo ricevis de Dio la tabelojn kun la Dek Ordonoj (Dekalogon) sur la monto Sinajo, sed kiam li malsupreniris por renkonti la popolon (Israelidojn), li vidis, ke ili kultas oran bovidon, kiun ili estis konstruintaj. Tiam li koleriĝis kaj rompis la ŝtontabelojn, sur kiuj aperis la dekalogo. En la libro Eliro, ĉapitro 32, ni legas: “Kiam li alproksimiĝis al la tendaro kaj ekvidis la bovidon kaj la dancadon, tiam ekflamis la kolero de Moseo, kaj li forĵetis el siaj manoj la tabelojn kaj disrompis ilin sub la monto.” Venis inspektoro en la lernejan klason en lecionon de religio kaj demandas la gelernantojn: “Kiu disrompis la dekalogajn tabelojn?” Neniu respondas, do li demandas Samuelon: “Diru al mi, kiu disrompis la dekalogajn tabelojn?” Samuelo: “Kredu, ke tion mi ne faris!” La inspektoro al lernantino Raĥel: “Kiu disrompis la dekalogajn tabulojn?” Raĥel preskaŭ ploranta: “Mi ĵuras al vi, ke mi rompis nenion!” La inspektoro al la instruisto: “Kial neniu en ĉi tiu klaso scias, kiu disrompis la dekalogajn tabelojn?” La instruisto: “Mi vere ne scias, sed eble faris tion iu el alia klaso...” Venas inspektoro en la lernejan klason en lecionon de religio kaj demandas la gelernantojn: “Kiu disrompis la dekalogajn tabelojn?” Neniu respondas, do li demandas Moseon: “Kiu disrompis la dekalogajn tabelojn?” Moseo: “Mi ĵuras, ke ne estis mi!” Inspektoro (al la instruisto): “Kion vi diras pri tio, ke la knabo ne scias, kiu rompis la tabelojn de la Dekalogo?” Instruisto: “Mi konas Moseon tre bone. Se li diras, ke ne estas li, mi kredas lin.” La disreviĝinta inspektoro iris al la lerneja direktoro: “Sinjoro direktoro, kion vi diras pri tio, ke neniu en la klaso scias, kiu disrompis la tabelojn de la Dekalogo?” La direktoro: “Mi proponas, ne fari el tio grandan aferon. Kiom ili kostis? Mi estas preta pagi la damaĝon.” Judo Stein estis malsana, li havis tuberkulozon, kuŝis en infekta hospitalo kaj venigis al si katolikan pastron. „Kara pastro, bonvolu skribi sur la papero mian lastan volon, mian testamenton. El mia propraĵo mi donacas trimil dolarojn por sinagogo, dumil dolarojn por rabena lernejo kaj mil dolaroj por nia juda sportklubo.“ „Sinjoro Stein,“ diras pastro, „vi venigis al vi la katolikan pastron kaj vi donacis nenion por la katolika preĝejo. Kial vi ne venigis al si la rabenon?“ „Tial, ĉar ĉi tie estas tre infekta medio, kaj mi ne volas, ke la rabeno ankaŭ havu tuberkulozon.“ 81

van Beethoven en la kastelo de Hradec en

la jaroj 1806 kaj 1811. Muzikŝatantaj grafoj

Karlo kaj Maŭrico (Mořic) Lichnovský subtenadis

eminentajn siatempajn muzikistojn,

kun kiuj ili renkontiĝadis sur la imperiestra

kortumo en Vieno. Tiel do estis gaste en la

kastelo en la jaroj 1846 kaj 1848 Ferenc

Liszt, kaj laŭ ne tute certa tradicio en la jaro

1828 verŝajne ankaŭ itala virtuozo Niccolò

Paganini. En la unua vizito de Beethoven en

la jaro 1806 ekestis konflikto inter la komponisto

kaj la grafo Karlo Lichnovský. La

grafo devigis la genian muzikiston al muzikludo

antaŭ francaj oficiroj kaj Beethoven

tiam proteste kontraŭ okupacio de sia lando

fare de Francio rifuzis. Indigne li forlasis

ankoraŭ tiunokte la kastelon postlasinte al la

grafo Lichnovský fame konatan leteron, en

kiu li skribas: „Fürst, was Sie sind, sind Sie

durch Zufall und Geburt. Was ich bin, bin

ich durch mich. Fürsten hat es und wird es

noch Tausende geben, Beethoven gibt´s nur

einen!“ („Grafo, kio estas vi, vi estas verko

de hazardo kaj nasko. Kio estas mi, mi estas

mem de mi. Da grafoj estas kaj estos ankoraŭ

miloj, Beethoven estas nur unu!“).

Sur la altaĵo antaŭ la kastelo maldekstre

situas bele prizorgata paroĥa preĝejo

de sanktaj Petro kaj Paŭlo, kiu ankaŭ estas

80

vizitinda por preĝo kaj mallonga meditado

en agrabla senbrua atmosfero de la pasinta

sortoplena historio de la loka regiono.

Per rememoro pri mia vizito de Silezio

mi volas al la legantoj de bela revuo de la

Ĉeĥa IKUE-Sekcio Dio Benu memorigi tiun

konsiderindan, belegan moravia-silezian regionon

de nia lando, konvenan por vizito,

por familia aŭ privata ekskurso al la regiono

kun riĉa historio, belaj monumentaĵoj interne

de la kastelo kaj ankaŭ en la kastela

parko eĉ kun bona gastronomio. La urbo

Hradec nad Moravicí estas facile atingebla,

situanta sur ĉefa ŝosea arterio el Fulnek al

Opava, ankaŭ pertrajne facile atingebla el

fervojstacio Opava-Východ kontraŭ fluo de

la rivero Moravice.

Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo

Mi deziras al vi tiel belan ekskurson

kun sennuba ĉielo kaj same belaj travivaĵoj,

kiel mi ilin alveturigis hejmen el Hradec kaj

Opava. Václav Nosek

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!